Search the web
Sign In
New User? Sign Up
skrablo
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
Want your group to be featured on the Yahoo! Groups website? Add a group photo to Flickr.

Best of Y! Groups

   Check them out and nominate your group.
Having problems with message search? Fill out this form to ensure your group is one of the first to be migrated to the new message search system.

Messages

  Messages Help
Advanced
Messages 7 - 36 of 71   Newest  |  < Newer  |  Older >  |  Oldest
Messages: Show Message Summaries   (Group by Topic) Sort by Date v  
#36 From: Elisabeth Barbay <eliz.barbay@...>
Date: Wed May 5, 2004 9:27 pm
Subject: Kiu volas ludi kun mi ?
eb_futuro
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Mi estas vesperemulino kiu chiam vizitas la ludejon kiam neniu cheestas.
Mia kashnomo estas: Europanino.
Mi havis okazon ludi unufoje, kun Silvano, kaj de tiam, shajnas ke,
krom manko de ludanto, la ludo ne bone funkcias.
Chu vi havas sugestojn, proponojn, klarigojn ?

Ghis baldau', che la skrablo ludo

#35 From: "mariolop2015" <mariolop2015@...>
Date: Wed Feb 18, 2004 6:51 pm
Subject: Re: Skrablo in spanish
mariolop2015
Offline Offline
Send Email Send Email
 
>Hello.
>
>Does somebody knows a Skrablo newsgroup in spanish?
>
>Thanks and Sorry for my english.

(Alguien sabe de un groupo sobre 'Skrablo' en espaol?)

#34 From: "mariolop2015" <mariolop2015@...>
Date: Wed Feb 18, 2004 6:38 pm
Subject: Skrablo in spanish
mariolop2015
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Hello.

Does somebody know a newsgroup about Skrablo in spanish?

Thanks and Sorry for my english.

#33 From: "Kathy TOY" <ktoy@...>
Date: Sat Oct 11, 2003 3:58 pm
Subject: mondfamulo finfine! :-)
ktoy@...
Send Email Send Email
 
Nia kara Argilo vere estas mondfamulo nun (kiel mi auguris antau tri jaroj).
:-)

Aperas artikolo pri li kaj la reta Skrablo-ludo en la oktobra nombro de
"Esperanto" de UEA. (Pagxo 204)

Gratulon, samkanadano.

Lunjo
ktoy@...
http://esperanto.ca/toronto

#32 From: "Clayton Smith" <pi@...>
Date: Mon Jul 7, 2003 5:02 pm
Subject: Skrablo en "La Ondo de Esperanto"
argilo314
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Saluton al cxiuj!

En la junia numero de "La Ondo de Esperanto" aperis artikolo pri skrablo.  La
artikolo legeblas en la interreto cxi tie:

     http://ttt.esperanto.org/Ondo/Ondo/104-lode.htm#104-23

Amike,
Argilo

#31 From: Chuck Smith <msochuck@...>
Date: Mon Jun 2, 2003 3:49 pm
Subject: Re: Digest Number 13
msochuck
Offline Offline
Send Email Send Email
 
> Mi shatus skribi artikoleton pri
> http://skrablo.komputilo.org unue
> por E-revuo sed ankau poste por neesperantistaj
> revuoj.

Dafydd,

Mi ankaux volas atentigi vin ke estas artikolo pri
Skrablo en la Vikipedio kaj estus bone se vi povus
gxisdatigi gxin post via esplorado.  Gxi trovigxas cxe
http://eo.wikipedia.org/wiki/Skrablo

Chuck

=====
Learn Esperanto! - http://www.lernu.net/
My homepage - http://www.amuzulo.net/
TEJO-Vikio! - http://www.tejo.org/vikio/
Enciklopedio - http://eo.wikipedia.org/

___________________________________________________________
Do You Yahoo!? -- Une adresse @yahoo.fr gratuite et en franais !
Yahoo! Mail : http://fr.mail.yahoo.com

#30 From: "Clayton Smith" <pi@...>
Date: Mon Jun 2, 2003 1:05 pm
Subject: Re: Artikolo pri skrablo en Esperanto
argilo314
Offline Offline
Send Email Send Email
 
> Saluton,

Saluton, kaj bonvenon al la dissendolisto!

> Mi shatus skribi artikoleton pri http://skrablo.komputilo.org unue
> por E-revuo sed ankau poste por neesperantistaj revuoj.

Belege, mi tre gxojas pri tio.  Unue mi atentigu ke la ludo lastatempe
translokigxis al pli fidinda servilo.  La nova adreso estas
http://www.ikso.net/skrablo/ .  La malnova adreso dauxre plusendos al la nova,
sed foje okazas ke komputilo.org ne funkcias, do mi rekomendas publikigi la
novan adreson.  Mi jxus gxisdatigis la ligilon en la priskribo de cxi tiu
retlisto.

> Chu oni do povas rakonti al mi kiu havis la ideon fari la interretan
> programon ?

Mi mem ekhavis la ideon antaux proksimume du jaroj.  Mi tuj ekprogramis, kaj
lancxis la unuan version de la skrabloludejo je la 1-a de marto, 2002.

> Kiu estas la plej bona ludanto?

Verdire mi ne scias.  Mi suficxe ofte venkas, sed ja estas iuj, kiuj sukcesas
ofte venki super mi.  Fakte mi planas baldaux starigi sistemon de ciferaj
pritaksoj, similan al tiu ofte uzata cxe sxakludo.  Poste estos multe pli facile
pritaksi, kiuj estas la plej bonaj ludantoj.

En la pagxo http://www.ikso.net/skrablo/plejaltaj.php eblas vidi kiuj ludantoj
sukcesis samtempe eluzi cxiujn siajn ok tegoletojn, kaj kiujn vortojn ili dume
kreis.  Mia nomo plej ofte aperas en tiu listo, sed nur pro tio ke mi ludas plej
ofte.  :-)

> Chu ludi skrablon en Esperanto multe diferencas de nacilingvaj
> versioj? Chu oni devas uzi aliajn metodojn, ktp.

Eble aliaj povos pli bone respondi ol mi, cxar la nura alia lingvo, en kiu mi
ludis gxis nun, estas la angla.  Laux mia sperto, estas kelkaj diferencoj, sed
ne multaj.  Ekzemple, en Esperanto estas iom pli facile samtempe uzi cxiujn ok
tegoletojn (kaj tiel ricevi 50 kromajn poentojn) dank' al la multaj participaj
finajxoj.  Rigardu en la supre menciita pagxo, kaj vi tuj rimarkos ke participoj
estas aparte abundaj.

> Chu la ludon gajnas la malnovuloj, tiuj homoj kiuj plej longe lernis
> au plej multe uzas Esperanton?

Certe estas avantagxe koni multajn vortojn, sed tio certe ne estas la plej grava
faktoro.  Laux mia sperto, la homoj kiuj plej lerte ludas skrablon nacilingve
plej lerte ludas ankaux en Esperanto.  Gxenerale la strategioj de bona ludado ne
varias laux la lingvo de la ludo.

> Kiel oni kontrolas chu vorto ekzistas en Esperanto au ne? Chu oni
> uzas la PIV-on?

Laux la nuna regularo, jes.  Sed uzi PIV-on ne solvas cxiujn problemojn.  La
cxefa problemo estas kunmetitaj vortoj.  Kiel decidi cxu kunmetajxo validas aux
ne?  Iuj ludantoj pensas ke cxiuj ajn kunmetajxoj estu permesataj, ecx se ili
tute ne havas sencon.  Aliaj (interalie mi) pensas ke kunmetajxoj devas havi
sencon, kaj devas esti uzeblaj en iu reala situacio.  (Kompreneble ofte ekestas
debatoj pri tio!)  Iuj ecx pensas ke estus plej bone permesi nur radikojn, tiel
ke estu tute klara, cxu vorto validas aux ne.  Nun oni plej ofte sekvas la mezan
vojon.

> Chu estas pli interesa ludi en Esperanto ol naciaj lingvoj?

Mi pensas ke la ludo mem ne estas pli interesa, sed estas tre interese ludi kun
homoj de diversaj landoj.  Eblas babili dum la ludado, kaj ofte aperas diskutoj
pri alilingva skrabloludado.  Kaj certe amantoj de skrablo gxojas pri tio, ke
ili povas ludi en unu plia lingvo.  :-)

> Mi antaudankas pro respondoj, kiuj mi uzos por artikolo (bv.
> respondi al la adreso: <dafyddapfergus CXE esperanto.org>).

Mi dankas pro via interesigxo!  Nepre reskribu, se aperos pliaj demandoj, aux se
mi malbone klarigis ion.

Amike,
Argilo

#29 From: "dafyddapfergus" <dafyddapfergus@...>
Date: Mon Jun 2, 2003 8:07 am
Subject: Artikolo pri skrablo en Esperanto
dafyddapfergus
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Saluton,

Mi shatus skribi artikoleton pri http://skrablo.komputilo.org unue
por E-revuo sed ankau poste por neesperantistaj revuoj.

Chu oni do povas rakonti al mi kiu havis la ideon fari la interretan
programon ?
Kiu estas la plej bona ludanto?
Chu ludi skrablon en Esperanto multe diferencas de nacilingvaj
versioj? Chu oni devas uzi aliajn metodojn, ktp.
Chu la ludon gajnas la malnovuloj, tiuj homoj kiuj plej longe lernis
au plej multe uzas Esperanton?
Kiel oni kontrolas chu vorto ekzistas en Esperanto au ne? Chu oni
uzas la PIV-on?
Chu estas pli interesa ludi en Esperanto ol naciaj lingvoj?

Mi antaudankas pro respondoj, kiuj mi uzos por artikolo (bv.
respondi al la adreso: <dafyddapfergus CXE esperanto.org>).

Amike

Dafydd
Skrablo - Vortludo por esperantistoj en la reto
Oficiala pagxo http://skrablo.komputilo.org/

#28 From: "Alejandro Mejia \(jubilo.ca\)" <grupoj@...>
Date: Tue May 6, 2003 12:47 am
Subject: Re: MSN Mesangxilo
gxojo
Offline Offline
Send Email Send Email
 
hodiaux funkcias, do eble estis problemo de mia iam
malrapida konektado en la laborejo...

Gxis kaj dankon

--- Clayton Smith <pi@...> wrote:
> > Laux mi, la indikilo de kiom da lidantoj cxeestas
> por
> > la MSN ne plu funkcias.. cxiam diras 0... cxu
> estas
> > mia problemo aux problemo de la indikilo?
>
> Bone funkcias por mi.  Cxu dauxre ne funkcias por
> vi?
>
> Amike,
> Argilo
>
>
> ------------------------ Yahoo! Groups Sponsor
>
> Por malanigxi al la listo:
> skrablo-unsubscribe@yahoogroups.com
>
>
>
> Your use of Yahoo! Groups is subject to
> http://docs.yahoo.com/info/terms/
>
>


=====
=  Alejandro Meja Greene  =
                        =====
- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -
    Eble vi povas vivi sen la UEA, sed la UEA ne povas vivi sen vi
              Aligxu nun! http://uea.org/esperanto/index_2003.html
- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -
Aprende ESPERANTO y conoce mas de el en: http://esperanto.jubilo.ca

__________________________________
Do you Yahoo!?
The New Yahoo! Search - Faster. Easier. Bingo.
http://search.yahoo.com

#27 From: "Clayton Smith" <pi@...>
Date: Mon May 5, 2003 9:54 pm
Subject: Re: MSN Mesangxilo
argilo314
Offline Offline
Send Email Send Email
 
> Laux mi, la indikilo de kiom da lidantoj cxeestas por
> la MSN ne plu funkcias.. cxiam diras 0... cxu estas
> mia problemo aux problemo de la indikilo?

Bone funkcias por mi.  Cxu dauxre ne funkcias por vi?

Amike,
Argilo

#26 From: "Alejandro Mejia \(jubilo.ca\)" <grupoj@...>
Date: Wed Apr 23, 2003 7:22 pm
Subject: MSN Mesangxilo
gxojo
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Laux mi, la indikilo de kiom da lidantoj cxeestas por
la MSN ne plu funkcias.. cxiam diras 0... cxu estas
mia problemo aux problemo de la indikilo?

=====
=  Alejandro Meja Greene  =
                        =====
- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -
    Eble vi povas vivi sen la UEA, sed la UEA ne povas vivi sen vi
              Aligxu nun! http://uea.org/esperanto/index_2003.html
- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -
Aprende ESPERANTO y conoce mas de el en: http://esperanto.jubilo.ca

__________________________________________________
Do you Yahoo!?
The New Yahoo! Search - Faster. Easier. Bingo
http://search.yahoo.com

#25 From: "Clayton Smith" <pi@...>
Date: Tue Mar 25, 2003 8:09 pm
Subject: Novaj kvantoj kaj valoroj
argilo314
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Saluton al cxiuj!

Jam multaj plendis pri la kvantoj kaj valoroj de la tegoletoj, do mi decidis
eksperimente provi novajn.  Mi jxus sxangxis al tiuj, kiujn uzis Duncan
Thomson en sia skrablo-ludo.  Bonvolu ludi iomete kaj afisxi cxi tie viajn
komentojn!  Kiel cxiam, la ludo trovigxas cxe:

     http://skrablo.komputilo.org/

Informoj pri la novaj kvantoj kaj valoroj trovigxas en la regularo.

Amike,
Argilo

P.S. Mi nun preparas artefaritan inteligenton por ke oni povu ludi kontraux
la komputilo kiam mankas aliaj ludantoj.  Tio plej versxajne aperos komence
de majo.  Krome mi planas plibonigi multajn aferojn dum la somero.  :-)

#24 From: "Christian Kisa" <christian@...>
Date: Mon Nov 25, 2002 6:25 am
Subject: RE: Denove funkcias la skrablejo!
marraskuu1978
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Skrablo revenis! Ho ghoj'!

-----Original Message-----
From: Clayton Smith [mailto:cd3smith@...]
Sent: November 25, 2002 12:47 AM
To: skrablo@yahoogroups.com
Subject: [skrablo] Denove funkcias la skrablejo!


Saluton al cxiuj!

Dum kelkaj tagoj mia skrabloludo ne funkciis pro problemoj cxe la
servilo.  Mi jxus solvis tiujn problemojn, do vi povas denove skrablumi
lauxplacxe.  :-)

Amike,
Argilo

P.S. Se vi volas cxiam scii, kiom da homoj cxeestas en la skrablejo,
simple aldonu skrablo@... al via MSN-a kontaktlisto.

Por malanigxi al la listo:
skrablo-unsubscribe@yahoogroups.com



Your use of Yahoo! Groups is subject to
http://docs.yahoo.com/info/terms/

#23 From: "Clayton Smith" <cd3smith@...>
Date: Mon Nov 25, 2002 5:46 am
Subject: Denove funkcias la skrablejo!
argilo314
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Saluton al cxiuj!

Dum kelkaj tagoj mia skrabloludo ne funkciis pro problemoj cxe la servilo.  Mi
jxus solvis tiujn problemojn, do vi povas denove skrablumi lauxplacxe.  :-)

Amike,
Argilo

P.S. Se vi volas cxiam scii, kiom da homoj cxeestas en la skrablejo, simple
aldonu skrablo@... al via MSN-a kontaktlisto.

#22 From: "Clayton Smith" <cd3smith@...>
Date: Thu Jul 11, 2002 11:15 pm
Subject: Provu la novan MSN-sistemon
argilo314
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Karaj ludantoj!

Se vi uzas la tujmesagxilon "MSN Messenger" vi nun povas cxiam vidi kiom da
ludantoj estas en la skrablejo.  Simple aldonu skrablo@... al via MSN-a
kontaktlisto.  Tiu kontakto auxtomate sxangxas sian nomon laux la nombro da
cxeestantoj, do se cxeestas tri homoj, gxi nomigxas "Skrablo - 3 ludantoj".

Mi planas plibonigi la sistemon, por ke montrigxu ankaux la nombro da
MSN-uzantoj kiuj estas pretaj skrablumi.  Ankaux mi pripensas aldoni eblon sendi
mesagxon al cxiuj pretaj ludantoj, por ke oni povu facile trovi kunludanto(j)n. 
Aliaj ideoj estas ankaux bonvenaj.  Kaj kompreneble informu min pri ajnaj
problemoj.

Gxuu!

Amike,
Argilo

#21 From: "Adonis Saliba" <esperanto@...>
Date: Sun Jun 23, 2002 4:04 pm
Subject: Ideoj
asalibabr
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Kara samiludandoj,

Mi estas tre feliĉa pro la novaj inkluzigivoj en la
hejmapaĝo de Skrablo.
Tamen,... (neniam oni estas kontentaj, ĉu ne?)

Mi sugestas:

A. En la paĝo STATISTIKO.

1. Meti horloĝon en la paĝo, ĉar la horo de la sistema
horloĝo estas tute malsimila al mia zontempo. Tiu faciligas
nian kontrolon, ĉu la homoj estas ene al ne.
2. Eble oni povas doni alian koloron al la nomoj de tiuj,
kiuj ĉeestas.
3. Kreskigi la kvanton da nomoj de vizitantoj (mi sugestas
10-15 nomojn), montrante la lastan viziton kaj la
antaŭlasta, se eble ankaŭ la tempodaŭro de la ĉeesto de la
ludanto. Tiu donas al ni pli klaran ideon de la psikologio
de ludanto kaj klopodi diveni lian revenon. Mi mem ne eniras
la ludon sen viziti tiun paĝon kaj vidi la eblecon ludi en
la momento. Normale, mi multfoje vizitas la paĝon kaj ne
vidas ludantojn, rezulte: mi normale foriras. Eble la
ĉeestantoj povas ankaŭ aperi en la unua paĝo. Ĉu? Se oni
malgrandigos iomete la tipara amplekso, oni havos pli da
spaco por montri multe pli da informoj.

B. Pri ĝenerala komuniko al ĉiuj enskribitaj ludantoj.

1. Dum la enskribiĝo kaj kadastrigo de la salutnomo kaj
pasvorto, tuj post la la premo de la butono "Enskribiĝu!"
oni resendos al paĝo por kadastrigo en la listo SKRABLO.
Eble je tiu tempo la homo estas pli interesata partopreni en
nia listo. Ĝis nun oni estas nur 11 homoj kaj la homoj ne
multe revenas post enskribiĝo kaj frustriĝo ne trovante
homojn tie.
2. Eble oni povas kolekti la retadresojn de la homoj dum
enskribiĝo kaj proponi per elekto ke li partoprenu al ne en
nia listo.

Bone, sufiĉas ... Mi ne volas superŝarĝi Argilon per lia
sindona laboro al nia plezuro.

Amike
Adonis Saliba (VEKIANO)

#20 From: skrablo@yahoogroups.com
Date: Fri Jun 21, 2002 5:02 pm
Subject: New file uploaded to skrablo
skrablo@yahoogroups.com
Send Email Send Email
 
Hello,

This email message is a notification to let you know that
a file has been uploaded to the Files area of the skrablo
group.

   File        : /skrablo.gif
   Uploaded by : marraskuu1978 <marraskuu@...>
   Description : mi formatis 16x16 GIF-on.... uzu ghin por krei FAVICON-on

You can access this file at the URL

http://groups.yahoo.com/group/skrablo/files/skrablo.gif

To learn more about file sharing for your group, please visit

http://help.yahoo.com/help/us/groups/files

Regards,

marraskuu1978 <marraskuu@...>

#19 From: Lars Soezueer <soezueer@...>
Date: Thu Jun 20, 2002 3:11 pm
Subject: Re: Dialogujoj
sencay
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Kara Argilo!

Mi gratulas, la nova funkcias pli bone!
Mi jxus presakux finis unu ludon.
Gxis nun mi ne renkontis iun problemon.
La dialogujoj glate funkcias cxe mi,
mi testis 'Cedu' kaj 'Intersxangxu'.
La sonorilon mi ne povis testi
cxar dum mia cxeesto ne alvenis iu alia.

	 Lars

Je la 18-a de junio 2002, Clayton Smith skribis:

> Mi jxus instalis novan version de la apleto.  Nun la dialogujoj aperas super
> la lud-tabulo kaj ne plu en aparta fenestreto.  Ankaux mi aldonis sonorilon
> kiu sonoras kiam iu eniras.  Tiel oni povas lasi la skrablejon minimumigita
> gxis alvenas alia uzanto.  Bv. provi la novan version kaj atentigi min pri
> ajnaj cimoj.
>
> Ankaux mi korektis kelkajn problemojn, kiuj malebligis uzi la ludon en
> aparta fenestro per Netscape 4.  Tiuj, kiuj uzas Netscape 4, bv. diri al mi
> cxu cxio bone funkcias nun.

--
Lars S"oz"uer    |oficejo:DESY HERA-B konstr.61 cxmb.116
Max-Zelck-Str. 11|        Notkestr. 85
D-22459 Hamburg  |        D-22603 Hamburg
Germanujo        |        +49-40-8998-4849
+49-40-58917303  |             Fakso -4018
ret-posxto: soezueer@...
TTT-ejo: http://www.desy.de/~soezueer/index_eo.html
En la VEKejo: Sencay (prononcata Sxengxaj)
ICQ#50186069

#18 From: "Clayton Smith" <cd3smith@...>
Date: Wed Jun 19, 2002 11:55 am
Subject: Re: Ideo pri babilejoj dum oni ludas
argilo314
Offline Offline
Send Email Send Email
 
> Jen mia ideo por solvi tion. Estu en la dumluda apletofenestro DU
> babilejoj:

Iom mankas spaco nun en la ludfenestro, sed mi elpensis solvon: ambaux
babilejoj aperu en la sama loko, kaj estu du langetoj (tabs) supre por
elekti, kiu babilejo aperu.  La langetoj rugxigxu kiam estas nelegitaj
mesagxoj, por ke oni sciu salti al la alia babilejo.

Cxu sonas bone?

Amike,
Argilo

#17 From: "Adonis Saliba" <esperanto@...>
Date: Wed Jun 19, 2002 6:35 am
Subject: Ekstera Babilejo
asalibabr
Offline Offline
Send Email Send Email
 
>
> Jes, tio povus funkcii.
>
> Kiel oni sendus mesagxon al la ekstera babilejo?
>
> Amike,
> Argilo

Cxu vi scias, ke oni povas uzi la treege bonan
Yahoo-babilejon de nia grupo, gxi estas tre bona sistemo.
Gxi estas ecx vocxa babilejo. Kontrolu tion cxe la jena
retloko:
http://groups.yahoo.com/group/skrablo/chat

Se vi metas ligilon de la tabulo al la babilejo, oni ecx
portos pli da ludantoj al tiu listo, cxar oni devas esti
kadastrita al la listo por partopreni en la babilejo. Iomete
ruza invitilo, tamen efika!

Amike
Adonis (VEKIANO)

#16 From: "Christian Richard" <marraskuu@...>
Date: Wed Jun 19, 2002 2:53 am
Subject: Ideo pri babilejoj dum oni ludas
marraskuu1978
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Problemo:
Dum mi estas meze de ludo, mi "forestas" de la rentontighejo kaj
maltrafas la diskuton tie. Novaj homoj povas eniri la renkontighejon kaj
povas vidi mian nomon, sed dum mi ludas, mi ech ne povas atenti iliajn
alparolojn au scii ke ili ekzistas.

Jen mia ideo por solvi tion. Estu en la dumluda apletofenestro DU
babilejoj:

Unu por la enluda babilado (kiel jam statas)... Por ke dum la ludo mi
povu babili rekte kun miaj kunludantoj kaj spektantoj (kiam la ebleco
spekti estos aldonita al la ludo)... Estas la "enluda babilejo" au "loka
tabula babilejo".

Kaj dua por la renkontigheja babilado. Apude au sube mi povu vidi tiujn,
kiuj eniras la renkontighejon kaj mi povas babili kun ili... au ech kun
homoj kiuj partoprenas en aliaj ludoj, ktp. Estus la "tutskrabla
babilejo".

Chu bona ideo?

Christian/Marraskuu

#15 From: "marraskuu1978" <marraskuu@...>
Date: Wed Jun 19, 2002 2:56 am
Subject: favicon
marraskuu1978
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Oni uzu la bildon de la tegoleto [S] por krei favicon por la TTT-
ejo! :)

#14 From: "Clayton Smith" <cd3smith@...>
Date: Tue Jun 18, 2002 8:13 pm
Subject: Dialogujoj
argilo314
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Saluton!

Mi jxus instalis novan version de la apleto.  Nun la dialogujoj aperas super
la lud-tabulo kaj ne plu en aparta fenestreto.  Ankaux mi aldonis sonorilon
kiu sonoras kiam iu eniras.  Tiel oni povas lasi la skrablejon minimumigita
gxis alvenas alia uzanto.  Bv. provi la novan version kaj atentigi min pri
ajnaj cimoj.

Ankaux mi korektis kelkajn problemojn, kiuj malebligis uzi la ludon en
aparta fenestro per Netscape 4.  Tiuj, kiuj uzas Netscape 4, bv. diri al mi
cxu cxio bone funkcias nun.

Amike,
Argilo

#13 From: "Alejandro Mejia =jubilo.ca=" <gxojo@...>
Date: Tue Jun 18, 2002 2:42 pm
Subject: Re: Samtempa babilado kaj ludado
gxojo
Offline Offline
Send Email Send Email
 
se la ektera babilejo esta ebla... kiu oni tajpis estos legebla ene kaj
ekstere....


--- Clayton Smith <cd3smith@...> wrote:
> > eble "check-box" en la luda fenestro por ebli la 'eksteran babililon'
> Jes, tio povus funkcii.
> Kiel oni sendus mesagxon al la ekstera babilejo?


=====
Alejandro
     =====

===================================
Enterate de lo que es el ESPERANTO:
    http://esperanto.jubilo.ca
===================================

__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Yahoo! - Official partner of 2002 FIFA World Cup
http://fifaworldcup.yahoo.com

#12 From: "Clayton Smith" <cd3smith@...>
Date: Tue Jun 18, 2002 2:40 pm
Subject: Re: Problemo je Cedo
argilo314
Offline Offline
Send Email Send Email
 
> Hodiaux mi uzis unuafoje la funkcion 'Cedu la vicon', dufoje.
> Ambauxfoje aperis fenestreto por konfirmo, sed en gxi
> estis videbla nur blua areo.
> La ludprogramo dume rigidigxis, kaj ne eblis
> forigi la fenestreton.
> La resto de la krozila fenestraro ankoraux funkciis,
> sed kiam mi forlasis la ludprogramon, la krozilo
> komencis konsumi la tutan proceziltempon.

Tiuj fenestretoj kauxzadas problemojn, do mi decidis forigi ilin.  Do cxiuj
dialogujoj aperos rekte super la ludo, ne en aparta fenestreto.  Jam mi
faris duonon de la laboro, kaj esperas ke hodiaux la nova sistemo estos
preta por testado.

> Certe temas pri eraro en mia krozilo,
> sed mi ne povas uzi alian, tial mi informu vin
> pri la problemo.

Dankon pro la atentigo!  Nepre informu min se aperos aliaj problemoj.

Amike,
Argilo

#11 From: "Alejandro Mejia =jubilo.ca=" <gxojo@...>
Date: Tue Jun 18, 2002 2:37 pm
Subject: Re: Problemo je Cedo
gxojo
Offline Offline
Send Email Send Email
 
--- Lars Soezueer <soezueer@...> skribis:
> Saluton!
>
> Hodiaux mi uzis unuafoje la funkcion 'Cedu la vicon', dufoje.
> Ambauxfoje aperis fenestreto por konfirmo, sed en gxi
> estis videbla nur blua areo.
>
> Temas pri Netscape 4.76 sub SunOS en X-Terminalo.

Mi kelkfoje havas tiun problemon.. je Irix 6.5, Netscape 4.7


=====
Alejandro
     =====

===================================
Enterate de lo que es el ESPERANTO:
    http://esperanto.jubilo.ca
===================================

__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Yahoo! - Official partner of 2002 FIFA World Cup
http://fifaworldcup.yahoo.com

#10 From: "Clayton Smith" <cd3smith@...>
Date: Tue Jun 18, 2002 2:37 pm
Subject: Re: Samtempa babilado kaj ludado
argilo314
Offline Offline
Send Email Send Email
 
> eble "check-box" en la luda fenestro por ebli la 'eksteran babililon'

Jes, tio povus funkcii.

Kiel oni sendus mesagxon al la ekstera babilejo?

Amike,
Argilo

#9 From: Lars Soezueer <soezueer@...>
Date: Tue Jun 18, 2002 2:31 pm
Subject: Problemo je Cedo
sencay
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Saluton!

Hodiaux mi uzis unuafoje la funkcion 'Cedu la vicon', dufoje.
Ambauxfoje aperis fenestreto por konfirmo, sed en gxi
estis videbla nur blua areo.
La ludprogramo dume rigidigxis, kaj ne eblis
forigi la fenestreton.
La resto de la krozila fenestraro ankoraux funkciis,
sed kiam mi forlasis la ludprogramon, la krozilo
komencis konsumi la tutan proceziltempon.

Certe temas pri eraro en mia krozilo,
sed mi ne povas uzi alian, tial mi informu vin
pri la problemo.

Temas pri Netscape 4.76 sub SunOS en X-Terminalo.

Amike

	 Lars

--
Lars S"oz"uer    |oficejo:DESY HERA-B konstr.61 cxmb.116
Max-Zelck-Str. 11|        Notkestr. 85
D-22459 Hamburg  |        D-22603 Hamburg
Germanujo        |        +49-40-8998-4849
+49-40-58917303  |             Fakso -4018
ret-posxto: soezueer@...
TTT-ejo: http://www.desy.de/~soezueer/index_eo.html
En la VEKejo: Sencay (prononcata Sxengxaj)
ICQ#50186069

#8 From: "Alejandro Mejia =jubilo.ca=" <gxojo@...>
Date: Tue Jun 18, 2002 2:26 pm
Subject: Re: Samtempa babilado kaj ludado
gxojo
Offline Offline
Send Email Send Email
 
eble "check-box" en la luda fenestro por ebli la 'eksteran babililon'

--- Clayton Smith <cd3smith@...> wrote:
> Saluton!
>
> Nun pro tio ke mi havas iom da libera tempo mi plibonigadas la
> skrablo-ludejon.  Jam multaj homoj petis ke estu ebleco samtempe ludi kaj
> babili en la renkontigxejo.  Gxis nun mi ne elpensis trafan manieron fari
> tion, do mi scivolas cxu vi havas ideojn pri tio.  Mi sxatus scii kiel
> gxuste tio funkciu.  Ekz. cxu estu butonoj por salti al la renkontigxejo kaj
> reen, aux cxu babilado de la renkontigxejo aperu en la babilfenestro de la
> ludejo?  Eble vi havas ankoraux aliajn ideojn...
>
> Amike,
> Argilo
>
>
>
> Por malanigxi al la listo:
> skrablo-unsubscribe@yahoogroups.com
>
>
>
> Your use of Yahoo! Groups is subject to http://docs.yahoo.com/info/terms/
>
>


=====
Alejandro
     =====

===================================
Enterate de lo que es el ESPERANTO:
    http://esperanto.jubilo.ca
===================================

__________________________________________________
Do You Yahoo!?
Yahoo! - Official partner of 2002 FIFA World Cup
http://fifaworldcup.yahoo.com

#7 From: "Clayton Smith" <cd3smith@...>
Date: Tue Jun 18, 2002 2:23 pm
Subject: Samtempa babilado kaj ludado
argilo314
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Saluton!

Nun pro tio ke mi havas iom da libera tempo mi plibonigadas la
skrablo-ludejon.  Jam multaj homoj petis ke estu ebleco samtempe ludi kaj
babili en la renkontigxejo.  Gxis nun mi ne elpensis trafan manieron fari
tion, do mi scivolas cxu vi havas ideojn pri tio.  Mi sxatus scii kiel
gxuste tio funkciu.  Ekz. cxu estu butonoj por salti al la renkontigxejo kaj
reen, aux cxu babilado de la renkontigxejo aperu en la babilfenestro de la
ludejo?  Eble vi havas ankoraux aliajn ideojn...

Amike,
Argilo

Messages 7 - 36 of 71   Newest  |  < Newer  |  Older >  |  Oldest
Advanced
Add to My Yahoo!      XML What's This?

Copyright 2009 Yahoo! Inc. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines - Help