Search the web
Sign In
New User? Sign Up
skrablo
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
Message search is now enhanced, find messages faster. Take it for a spin.

Best of Y! Groups

   Check them out and nominate your group.
Having problems with message search? Fill out this form to ensure your group is one of the first to be migrated to the new message search system.

Messages

  Messages Help
Advanced
Messages 36 - 71 of 71   Newest  |  < Newer  |  Older >  |  Oldest
Messages: Show Message Summaries   (Group by Topic) Sort by Date v  
#71 From: "Clayton Smith" <argilo@...>
Date: Fri Nov 28, 2008 11:40 pm
Subject: Re: Grava peticio kontrau' GMO : Genetike Modifitaj Organismoj
argilo314
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Mi jam skribis al Elizabet pri tio, kaj sxi klarigis ke sxi sendis
sian mesagxon al multaj adresoj kaj ne konsciis pri tio, ke aperas
dissendolista adreso inter ili.

Gxis nun mi pemersis al abonantoj de cxi tiu grupo libere afisxi sen
mia kontrolo, sed mi nun sxangxos tion cxar jam kelkfoje okazis
spamado, cxu intenca, cxu akcidenta.

Amike,
Argilo

--- In skrablo@yahoogroups.com, Marek Blahus <marek@...> wrote:
>
> Pardonu, sed kiel la tuto rilatas al la temo de tiu ĉi grupo - Skrablo?
>
> Mi mem nun ne esprimas mian opinion pri la afero mem, sed simple tiu ĉi
> temo ĉi tien ne apartenas kaj ricevado de tiaj nedezirataj mesaĝoj
povas
> ĝeni al la membroj, kiuj aliĝis por ricevadi mesaĝojn pri temo alia.
>
> Kaj se eĉ okazis ke iu aparte permesis aperigon de tiu via mesaĝo, tiam
> pridubindas ankaŭ konduto de tiu administranto :-(
>
> Sukceson al via afero, tamen atingu ĝin per pli justaj manieroj.
>
> Sincere,
> Marek Blahuš
>
> eliz.barbay skribis:
> > Dankegon pro aperigo !
> >
> > Elizabet
> >
> > ------------------------------------------------------
> >
> > Le 28 nov. 08 à 13:34, eliz.barbay a écrit :
>

#70 From: Marek Blahus <marek@...>
Date: Fri Nov 28, 2008 7:11 pm
Subject: Re: Grava peticio kontrau' GMO : Genetike Modifitaj Organismoj
blahma2001
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Pardonu, sed kiel la tuto rilatas al la temo de tiu ĉi grupo - Skrablo?

Mi mem nun ne esprimas mian opinion pri la afero mem, sed simple tiu ĉi
temo ĉi tien ne apartenas kaj ricevado de tiaj nedezirataj mesaĝoj povas
ĝeni al la membroj, kiuj aliĝis por ricevadi mesaĝojn pri temo alia.

Kaj se eĉ okazis ke iu aparte permesis aperigon de tiu via mesaĝo, tiam
pridubindas ankaŭ konduto de tiu administranto :-(

Sukceson al via afero, tamen atingu ĝin per pli justaj manieroj.

Sincere,
Marek Blahuš

eliz.barbay skribis:
> Dankegon pro aperigo !
>
> Elizabet
>
> ------------------------------------------------------
>
> Le 28 nov. 08 à 13:34, eliz.barbay a écrit :

#67 From: "Clayton Smith" <pi@...>
Date: Mon Oct 27, 2008 12:25 am
Subject: Kiel plibonigi la ludejon?
argilo314
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Karaj skrablo-amantoj:

Kiel vi versxajne rimarkis, mi ne faris grandajn plibonigojn al mia
skrablo-ludejo (http://skrablo.ikso.net/) depost novembro 2005.  Nun
mi ekvolas reveni al la ludo por igi gxin pli facile uzebla kaj pli
populara.  Do mi volas demandi al vi, la uzantoj de la ludo, kiel mi
plej bone faru tion.

Cxu estas iuj plibonigoj, kiujn vi jam delonge atendas (ekz.
rangolisto de la ludantoj, pli detalaj informoj pri okazintaj ludoj,
eblo restartigi interrompitan ludon, eblo vidi eniron de aliaj
personoj dum ludado)?

Cxu vi havas ideojn pri tio, kiel faciligi trovadon de ludpartneroj
(ekz. per integrigxo kun aliaj retejoj aux teknologioj, aux per
reklamataj renkontigx-horoj)?

Cxu la nuna formato de la ludo (Java-apleto) plu tauxgas, aux cxu mi
reprogramu gxin, ekzemple per Flash aux AJAX?

Cxu vi havas aliajn ideojn?

Mi tre sxatus auxdi de vi cxiuj!  Cxiuj komentoj kaj kritikoj estas
bonvenaj.

Amike,
Argilo

#62 From: "hossfirooznia" <hoss@...>
Date: Sat Dec 3, 2005 3:36 am
Subject: Re: Plibonigado de la ludejo
hossfirooznia
Offline Offline
Send Email Send Email
 
--- En skrablo@yahoogroups.com, Maryse Mongeau <rasym7@y...> skribis:
>
> Komputilo devus almenaux malakcepti kiam oni ludas ion kio ne
> estas vorto. ;-)

Jes ja.  Kaj ankaux estus bone se, ludante kontraux komputilo, oni
povus ekscii pri alveno de aliaj (homaj) ludantoj.  Kutime kiam mi
eniras la skrablejon mi trovas aux (a) neniun, aux (b) kelkajn homojn,
cxiu ludante kun komputilo!

Kaj jen dilemo.  Kiam mi estas tutsola en la skrablejo, kion faru?
Ofte estas agrable ludi kontraux la komputilo, sed samtempe, estas ecx
pli agrable ludi kontraux homo -- kaj se mi elektos komputilon, eble
mi maltrafos homon dum mi ludas...

Tion dirite, multajn dankojn por tia bona retludejo!

#61 From: Maryse Mongeau <rasym7@...>
Date: Fri Nov 18, 2005 8:23 pm
Subject: Re: Plibonigado de la ludejo
rasym7
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Komputilo devus almenaux malakcepti kiam oni ludas ion kio ne estas vorto. ;-)

 
2005/11/18, Clayton Smith <pi@...>:
Karaj skrablo-amantoj:

Lastatempe mi multe laboris por plibonigi la skrablo-ludejon ( http://skrablo.ikso.net/).  Interalie nun eblas ludi kontraux la komputilo!  Do se iam vi eniros kaj ne cxeestos iu alia, vi ne devos atendadi por ludi.  Mi ankaux renovigis la fasonon de la ludejo kaj korektis kelkajn cimetojn.

Se vi rimarkas cimojn, aux elpensas pliajn plibonigojn al la ludo, nepre skribu pri tio cxi tie.  Mi planas dauxrigi la laboron venontsemajne.  Unue mi devas arangxi ke la komputilo ludu laux kelkaj elekteblaj de la uzanto niveloj.  Gxuste nun la komputilo ludas iom _tro_ bone.  Gxis nun mi ne sukcesis venki gxin.  :-)

Gxuu!

Amike,
Argilo



Por malanigxi al la listo:
skrablo-unsubscribe@yahoogroups.com





SPONSORED LINKS
Computer video game


YAHOO! GROUPS LINKS






--
Vivĝojo­   : )

#60 From: "Clayton Smith" <pi@...>
Date: Fri Nov 18, 2005 12:48 pm
Subject: Plibonigado de la ludejo
argilo314
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Karaj skrablo-amantoj:

Lastatempe mi multe laboris por plibonigi la skrablo-ludejon
(http://skrablo.ikso.net/).  Interalie nun eblas ludi kontraux la komputilo!  Do
se iam vi eniros kaj ne cxeestos iu alia, vi ne devos atendadi por ludi.  Mi
ankaux renovigis la fasonon de la ludejo kaj korektis kelkajn cimetojn.

Se vi rimarkas cimojn, aux elpensas pliajn plibonigojn al la ludo, nepre skribu
pri tio cxi tie.  Mi planas dauxrigi la laboron venontsemajne.  Unue mi devas
arangxi ke la komputilo ludu laux kelkaj elekteblaj de la uzanto niveloj. 
Gxuste nun la komputilo ludas iom _tro_ bone.  Gxis nun mi ne sukcesis venki
gxin.  :-)

Gxuu!

Amike,
Argilo

#59 From: Jimes Vasco Milanez <jmilanez@...>
Date: Fri Jun 3, 2005 2:53 pm
Subject: Klasika komputila ludo nun en Esperanto!
jimesvm
Offline Offline
Send Email Send Email
 
MANIAC MANSION DELUXE - EN ESPERANTO

:.: Klasika komputila ludo nun disponebla en Esperanto

Antaux iom pli ol 15 jaroj, estis lancxita la ludo
Maniac Mansion ("freneza domo"), kiu popularigis novan
ludstilon kaj arigis legion da fanoj cxirkaux la
mondo. Pasintjare, internacia volontula skipo
relancxis la ludon, nun kun pli ellaborita grafiko kaj
rulebla en modernaj komputiloj, "Maniac Mansion
Deluxe". Intertempe, pli ol 400.000 personoj jam
elsxutis la novan version (senpagan), kaj kiu estas
ade tradukata en novajn lingvojn: nun, gxi estas
disponebla ankaux en Esperanto!

En MM, la ludanto interagas kun roluloj kaj objektoj,
kadre de pluraj malgrandaj sinsekvaj enigmoj, kiuj
devas esti kohere solvitaj cele al la fina tasko: savi
la koramikinon de la cxefa rolulo, enkarcerigitan de
freneza sciencisto. Oni gvidas skipon de tri studentoj
tra lia domego, interagante per komandoj ("prenu",
"malfermu", "fermu", "pusxu", ktp) kaj dialogoj, kiuj
donas indikojn pri la solvo de la enigmoj. Vi eltrovos
ke cxiu el la sep elekteblaj junuloj havas specialajn
lertojn, talentojn kaj malfortojn, kaj cxiu el la
frenezaj logxantoj de la domo havas celojn kaj
dezirojn kiuj povos helpi aux bloki vian skipon,
depende de kiel vi rilatas al ili. La historio - kaj
via alirmaniero por plenumi la celon - estos malsamaj
laux la knaboj kiujn vi elektas kaj kiel vi interagas
kun la personoj kaj ajxoj en la domego... Longaj horoj
da alloga cerbumado atendas vin! ;-)

Pro la ampleksa teksta interagado sur grafika
interfaco, la ludo estas placxa rimedo por praktiki
lingvajn talentojn. Gxi estas bona amuzajxo kaj por
progresintoj, kaj por progresantoj; la grafika
interagado ebligas ke ecx komencantoj gxuu la ludon,
samtempe cxerpante suficxe ampleksan vortprovizon.

======================================
# ELSXUTO

La pagxaro de la skipo, "LucasFan Games", trovigxas
cxe:

http://people.freenet.de/lucasfangames/maniac/index_eng.htm
Iru al "Our Games", kaj poste elektu "Download" sub
"Maniac Mansion Deluxe".

Alternativa vojo por elsxuto de la ludo:
http://www.filefront.com/?filepath=/Adventureserver/fanadventures/mmd14setup.exe

> Se vi eventuale ricevas la ligilojn fusxitaj: ili
ankaux estas troveblaj cxe mia blogejo/fotejo, krom
kelkaj ekranfotoj de la ludo:
http://jimes.multiply.com

---
# INSTALADO

La ludo estas instalebla sub Vindozo (pri rulado sub
Linukso vidu pli malsupre). Post elsxuto, suficxas
ruli la dosieron kaj elekti la instaldosierujon. Por
lancxi la ludon, fine musklaku sur la ikonon kreitan.

---
# AGORDOJ

Post la ekrulo, malfermigxas menuo. Elektu unue
"Readme", kaj legu pri la klavaraj komandoj (klaku sur
la flageto por Esperanta versio). Sekve, klaku sur
"Configuration". Elektu "Esperanto translation" cxe
"Game Language", kaj fine klaku sur "Save and run".
Bonan ludadon! ;-)

---
# LINUKSO

Por indikoj kiel ruli la ludon sub Linukso,
anglalingve, kontrolu: http://drevil.warpcore.org/ags/
Maniac Mansion Deluxe estis kreita uzante la programon
"Adventure Game Studio", kaj estas necese instali
linuksan version de ties motoro. Mi ne scias cxu la
ludo funkcias per Wine.

======================================
Laste: la skipestro de la projekto "Maniac Mansion
Deluxe", la germano Sascha Borisow (kasxnomo
"LucasFan"), estis tre malferma kaj helpema pri la
esperantigo de la ludo (ekzemple cxe la strebo por la
subteno de la supersignoj). Gratulleterojn (prefere
germane aux angle) se eble sendu al li cxe:

MMDeluxe [cxe] gmx.net
======================================

Bonan ludadon!

Jimes Vasco Milanez
Brazilo
> Kontakto:
jimesvm [cxe] gmail.com
--
ps: bonvolu diskonigi al viaj konatoj! Tiu cxi teksto
povas esti libere republikigita elektronike aux
papere, kondicxe ke estu citata la auxtoro.






____________________________________________________
Yahoo! Mail, cada vez melhor: agora com 1GB de espao grtis!
http://mail.yahoo.com.br

#58 From: "Clayton Smith" <pi@...>
Date: Tue Apr 26, 2005 1:59 pm
Subject: RE: kiel mi sxangxas mian pasvorton por skrablo?
argilo314
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Sal Jimes!

Certe mi memoras vin!  Vi ecx trovigxas en miaj ICQ- kaj MSN-listoj, do mi
esperas ke ni povos iam konversacii tiel.

Nun ne ekzistas maniero por sxangxi pasvorton, sed mi ja planas fari kelkajn
plibonigojn baldaux, do mi aldonos tion al la listo.  Intertempe mi povas
permane sxangxi vian pasvorton.  Simple sendu retposxtajxon al mi (pi cxe
argilo punkto net).

La alian problemon pri pasvortoj mi ankaux korektos.  Cetere mi pensas, ke
mi ecx sukcesos korekti la problemon pri saltfenestroj.  Foliumiloj kutime
permesas aperigon de saltfenestro post klako al butono, sed la nuna
saltfenestro rezultas ne el butonklako sed el sxargo de pagxo.  Tion mi
korektos samtempe kiel cxio alia.

Amike,
Argilo

P.S. Mi esperas ke ni iam povos kunludi!

-----Original Message-----
From: skrablo@yahoogroups.com [mailto:skrablo@yahoogroups.com] On Behalf Of
Jimes Vasco Milanez
Sent: Tuesday, April 19, 2005 14:13
To: skrablo@yahoogroups.com
Subject: [skrablo] kiel mi sxangxas mian pasvorton por skrablo?



Saluton Argilo!

cxu oni povas sxangxi la pasvorton uzatan por ensaluti cxe skrablo?

mi krome konstatis, ke gxi (la pasvorto) estas montrata malkasxe en la
adresolinio, se oni elektas malfermi gxin en la sama fenestro (kio okazas,
ekzemple, se oni blokis la saltfenestrojn). Laux la kunteksto, tio povas
esti problemo (ekzemple, se oni estas kun alia(j)
esperantisto(j) cxirkauxe... :-) ).

antauxdankon
Jimes
   (frato de Molina; cxu vi memoras nin?)

Brazilo

#57 From: "Jimes Vasco Milanez" <jmilanez@...>
Date: Tue Apr 19, 2005 6:12 pm
Subject: kiel mi sxangxas mian pasvorton por skrablo?
jimesvm
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Saluton Argilo!

cxu oni povas sxangxi la pasvorton uzatan por ensaluti cxe skrablo?

mi krome konstatis, ke gxi (la pasvorto) estas montrata malkasxe en la
adresolinio, se oni elektas malfermi gxin en la sama fenestro (kio
okazas, ekzemple, se oni blokis la saltfenestrojn). Laux la kunteksto,
tio povas esti problemo (ekzemple, se oni estas kun alia(j)
esperantisto(j) cxirkauxe... :-) ).

antauxdankon
Jimes
   (frato de Molina; cxu vi memoras nin?)

Brazilo

#56 From: Wilhelm LUTTERMANN <wilhelm.luttermann@...>
Date: Mon Nov 29, 2004 11:23 pm
Subject: Re: saluton!
vlutermano
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Je Diman?o 31 Oktobro 2004 19:21, mfmdias skribis:
> Saluton! Mia nomo estas Fernanda.Mi logxas en la Castanheira do
> Ribatejo.

- Saluton Fernanda,
do evidente en Brazilo vi logxas, landego kiun mi vizitis okaze de la UK
en
Fortaleza, pasante tri monatojn tie (en Rio, en Salvadoro, Fortalezo,
Manao
kaj refoje Salvadoro. Vian urbon mi bedauxrinde ne konas (sed gxi sonas
bele).

> Mi estas lerni Esperanto malpli tempo kaj mi sxatus scius pli
> cxirka?? Esperanto.

- Do, vi lernas Esperanton nur mallongan tempon - gratulon! Mi deziras al
vi
multan plezuron per la lingva progresado, kaj per la kultura ricxigxo
kiun
provizos al vi la Esperanta mondkulturo. Por scii pli pri nia lingvo,
estus
bone viziti kelkajn teksejojn (retpagxojn), ekzemple iru al tiuj de
Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
Vi trovos la retadresojn sercxante ekzemple per Google (pardonu, mi ne
disponas en la momento pri la adresoj, kaj en la momento mi ne havas
retaliron por trovi ilin mem).

Mi mem estas cxefredaktisto de la Esperanta versio de la DIPLOMATIA MONDO
- Le
Monde diplomatique en Esperanto, kiun vi trovas cxe
http://eo.mondediplo.com

Tio estas interesaj tekstoj de politika analizo pri temoj cxie en la
mondo,
ankaux pri Brazilo. Vi povas enigi sercxvorton, ekzemple "Brazilo" en la
sercxokampon, kaj vi vidos cxiujn artikolojn kiuj temas pri Brazilo.

Mi logxas somere en Francio kaj vintre en Kubo (somere, vintre, la? la
norda
hemisfero, do inverse al viaj sezonoj).

Okaze rakontu iom pri kion vi faras (cxu laboras?) en la cxiutaga vivo.

Amike salutas vin
Vilhelmo.
--
Vilhelmo Lutermano
http://eo.mondediplo.com
---
Esperanto - Linukso de la lingvoj;
Linukso - Esperanto de la komputiloj.
-vl.

#55 From: "Vilhelmo Lutermano" <wilhelm.luttermann@...>
Date: Mon Nov 29, 2004 11:44 pm
Subject: Re: saluton!
vlutermano
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Je Diman?o 31 Oktobro 2004 19:21, mfmdias skribis:
> Saluton! Mia nomo estas Fernanda.Mi logxas en la Castanheira do
> Ribatejo.

- Saluton Fernanda,
do evidente en Brazilo vi logxas, landego kiun mi vizitis okaze de
la UK en
Fortaleza, pasante tri monatojn tie (en Rio, en Salvadoro,
Fortalezo, Manao
kaj refoje Salvadoro. Vian urbon mi bedauxrinde ne konas (sed gxi
sonas
bele).

> Mi estas lerni Esperanto malpli tempo kaj mi sxatus scius pli
> cxirka?? Esperanto.

- Do, vi lernas Esperanton nur mallongan tempon - gratulon! Mi
deziras al vi
multan plezuron per la lingva progresado, kaj per la kultura
ricxigxo kiun
provizos al vi la Esperanta mondkulturo. Por scii pli pri nia
lingvo, estus
bone viziti kelkajn teksejojn (retpagxojn), ekzemple iru al tiuj de
Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
Vi trovos la retadresojn sercxante ekzemple per Google (pardonu, mi
ne
disponas en la momento pri la adresoj, kaj en la momento mi ne havas
retaliron por trovi ilin mem).

Mi mem estas cxefredaktisto de la Esperanta versio de la DIPLOMATIA
MONDO - Le
Monde diplomatique en Esperanto, kiun vi trovas cxe
http://eo.mondediplo.com

Tio estas interesaj tekstoj de politika analizo pri temoj cxie en la
mondo,
ankaux pri Brazilo. Vi povas enigi sercxvorton, ekzemple "Brazilo"
en la
sercxokampon, kaj vi vidos cxiujn artikolojn kiuj temas pri Brazilo.

Mi logxas somere en Francio kaj vintre en Kubo (somere, vintre, la?
la norda
hemisfero, do inverse al viaj sezonoj).

Okaze rakontu iom pri kion vi faras (cxu laboras?) en la cxiutaga
vivo.

Amike salutas vin
Vilhelmo.
--
Vilhelmo Lutermano
http://eo.mondediplo.com
---
Esperanto - Linukso de la lingvoj;
Linukso - Esperanto de la komputiloj.
-vl.

#54 From: "mfmdias" <mfmdias@...>
Date: Mon Nov 1, 2004 12:28 am
Subject: saluton!
mfmdias
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Saluton! Mia nomo estas Fernanda.Mi logxas en la Castanheira do
Ribatejo.
Mi estas lerni Esperanto malpli tempo kaj mi sxatus scius pli
cxirka Esperanto.
Fernanda

#53 From: "mfmdias" <mfmdias@...>
Date: Mon Nov 1, 2004 12:21 am
Subject: saluton!
mfmdias
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Saluton! Mia nomo estas Fernanda.Mi logxas en la Castanheira do
Ribatejo.
Mi estas lerni Esperanto malpli tempo kaj mi sxatus scius pli
cxirka Esperanto.
Fernanda

#52 From: Loren Mitchel <torfyanuyu@...>
Date: Fri Aug 6, 2004 8:08 pm
Subject: pri tegoloj
torfyanuyu
Offline Offline
Send Email Send Email
 
saluton al cxiuj


--- skribis Dejv Coffin:

> Loren,
>
>      Hasbro respondis, ke gxi ne vendas blankajn
> tegolojn,
> do mi ne plu molestos ilin, kvankam mi bezonas pli ol tri
> minutojn por trancxi kaj poluri _unu_ blankan tegolon.

Ha, mi gxojas ke tiu renkonto okazis tiel simple.  Vi ne
donis al mi bonan kialon por tiel nervozigxi pri niaj
komunaj rilatoj kun Hasbro... nur bonan oportunon.  Sed mi
ankoraux intencas kiel eble plej senbrue lerni plu pri la
historio de planado kaj rajtigo de skrablo, precipe ekster
la angla.

>      Vi pravas pri kopirajto, do mi ne vendos Skrablo-
> ludilon.  Mi vendos nur lignajn tegolojn kun literoj kaj
> proponitaj valoroj.

Dankon por tiu eksplicitigo.  Jam du nord-amerikaj
entreprenetoj ekster Hasbro ofertas kun gxia permeso
kompletojn de (da?) specialaj plastaj literoj kiuj pro
kosto (po cx. USD 25) allogas cxefe al tiuj angleludantoj
kiuj ludos oftege :) kaj do lignajn tegolojn suficxe
baldaux forpolurus.  (Ve! mi ne blagas!)

Alikiale mi baldaux refoje mencios tiajn lerninte iom plu.

Kaj al konatoj mi demandos sensuspektige kiel okazas ke
Hasbro lasas tiun malgrandan negocon al tiuj du.  Kiel mi
diris, "Ni ekplanu por ke, se [Hasbro kaj Mattel] eventuale
konscias pri ni, [tiam] ni scipovu helpi ilin decidi ke" ni
musetoj klopodados esti nenia minaco al ili.  Kio sxajnas
al ni pruvi tion, tio eble ne konvinkos ilin - kaj jen la
celo, preti konvinki ne nin sed ilin.

> Ili utilos por diversaj vortludoj,
> ekzemple Anagramoj.

Jes, sed pro la malgrandaj ciferoj apud la literoj, ili tre
evidente utilos unuarange por skrablo.  Neniu ektrompigxos,
do ni ne troigu pri tia kroma utilo.  Estus suspektige.



   *  *  *  *  *  *  *

Nu, cxiuj sciu ke la tegoloj faritaj de Dejv estas ja
belaj.  Tiel diras fotoj sed ecx pli la tusxo per mano.
Aaaaaaah...  Dankon, Dejv, por renkontigi min kun ankaux
ili cxe la pasinta renkonteto.  Kaj dankon por sindone
oferti ilin al aliaj.  Mi volis nur ecx plu certigi ke
gxeno ne trafu nin per tio.



   - Loren







__________________________________
Do you Yahoo!?
New and Improved Yahoo! Mail - Send 10MB messages!
http://promotions.yahoo.com/new_mail

#51 From: dcoffin@...
Date: Sun Aug 1, 2004 3:24 am
Subject: Re: mi petas ke cxiu listano legu almenaux la parton inter la steletoj
dcoffin_29
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Loren,

      Hasbro respondis, ke gxi ne vendas blankajn tegolojn,
do mi ne plu molestos ilin, kvankam mi bezonas pli ol tri
minutojn por trancxi kaj poluri _unu_ blankan tegolon.

      Vi pravas pri kopirajto, do mi ne vendos Skrablo-
ludilon.  Mi vendos nur lignajn tegolojn kun literoj kaj
proponitaj valoroj.  Ili utilos por diversaj vortludoj,
ekzemple Anagramoj.

				 Dejv Koffin  31 jul 2004

On Sat, Jul 31, 2004 at 01:43:48PM -0700, Loren Mitchel wrote:
> Karaj,
>
>
> Mi tre gxojas ke kreskas intereso kaj parolo pri
> esperantlingva skrablo ecx vizagx-al-vizagxa.  Tamen tiu
> kreskado mem devigos al ni aferojn ne gxenerale facile
> antauxvideblajn, jene:
>
> Cxiujn ajn rajtojn al la ludo kaj varnomo "Scrabble" (kaj
> ne nur anglalingve) lauxlegxe tenas en Usono kaj Kanado
> firmao Hasbro kaj en la cetera mondo firmao Mattel.
> Leginte ke Dejv provis acxeti de Hasbro centojn da
> senliteraj tegoloj iliaspecaj, mi do rakontetos la kazon
> cxe Hasbro, kiun mi pli bone konas, kvankam laux mia scio
> Mattel agadas almenaux simile:
>
> Laux usona legxo kaj, se mi ne eraras, simile laux la
> kanada, por tenadi tiujn komercajn rajtojn kaj do iel ajn
> dauxre profiti de ili, Hasbro devas aserti ilin cxiukaze
> kiam ili konscias ke iu komerce ecx iomete uzurpas tiujn
> rajtojn almenaux gxis grado kiun mi ne tre fajne konas sed
> kiu estas cxiam laux iliaj advokatoj tre malgranda.
>
> Same kiel firmaoj kiuj antauxe tenis tiujn rajtojn, Hasbro
> agas cxiam tre konsekvence por protekti ilin.  La
> gxenegaron, kiun tio provizas al avidaj sxatantoj kaj
> ludantoj de le anglalingva ludo, estas multe pli granda ol
> oni divenus.  Tiu "seriozularo" nombras pluraj acxetemaj
> miloj nure en Norda Ameriko, kaj ne malbone organizas sin,
> sed dum jardekoj malsukcesas konvinki Hasbro-n permesi al
> ili multajn aferojn kiuj plibonigus la gxuon de la ludo.
> Hodiaux ne trovigxas tempo ecx skizi.
>
>   *  *  *  *  *  *
>
> Ja eblas intertrakti kun Hasbro, tamen farante tion,
> neauxskultigxo kaj malsukceso nepre atendas cxiun, kiu
> lasas sin sxajni al ili malamika, t.e. ne tute konsentanta
> kun ili pri kiaj estas iliaj rajtoj kaj kie kusxas iliaj
> interesoj.
>
> Pli ol jardeko da agado pruvas ke ili povus senbedauxre
> minaci proceson kontraux ekzemple Argilo se ili decidus ke
> estas pli bone ke tiu esperanta ret-skrablejo ne ekzistu.
> Ni ekplanu por ke, se ili eventuale konscias pri ni, ni
> scipovu helpi ilin decidi ke ekzemple tio ne necesos.
>
> Mi do *petegas* ke neniu el ni provu intertrakti, aux ecx
> helpu al Hasbro kaj Mattel pli konscii pri ni, gxis ni
> lernas plu kaj, diskutinte inter ni, agadas kune.
>
>   *  *  *  *  *  *
>
> Mia gxisnuna scio pri tio fontas jene:  Mi ludas
> anglalingvan skrablon, fojfoje tre avide jam en 1981.  Ne
> plu allogas min rekta partopreno en la turnira mondo, sed
> mi ankoraux observas gxin kaj cxe loka klubo ludas altlerte
> se rustece.  Ekde 1987 mi observas la intertraktadon inter
> la ludegemularo kaj Hasbro (kaj antauxa firmao Milton
> Bradley), sed multaj konatoj pli bone konas gxin kaj mi
> sentas ke mi devus baldaux eklerni plu pro ni, kaj informi
> pri io ajn grava kion mi lernos.  Versxajne mi cxi-semajne
> lernos nenion, cxar jen cxiuj trovigxas en New Orleans cxe
> la t.n. "National (!) Scrabble Championship" - kie oni
> skrablas dum kvar tagoj *tridek* fojojn, pripensu nur!
>
> Gxis baldaux -
>
>
>   Loren
>
>
>
>
>
>
>
> __________________________________
> Do you Yahoo!?
> Yahoo! Mail - 50x more storage than other providers!
> http://promotions.yahoo.com/new_mail
>
>
>
> Por malanigxi al la listo:
> skrablo-unsubscribe@yahoogroups.com
>
>
> Yahoo! Groups Links
>
>
>
>

#50 From: Chuck Smith <msochuck@...>
Date: Sun Aug 1, 2004 4:23 pm
Subject: pli pri tiu firmao...
msochuck
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Saluton Loren,

Sxajnas ke vi suficxe bone konas Hasbron.  ;-)  Mi iam
laboris por la tabulluda fako de about.com kie mi
devis eldoni unu artikolon pri tabulludoj cxiun duan
semajnon.  Mi petis al Hasbro la rajton uzi iliajn
grafikajxojn por disvastigi *iliajn varojn* kaj ili ne
permesis tion!  Post tiam kaj ilia konsekvenca
acxetadacxo de cxiu usona tabulluda firmao kiu iom
sukcesis, mi sukcesis cxiel bojkoti ilin kaj mi
disvastigas mian malamon al tiu firmao cxiam kiam mi
havas eblon.  Ili efektive sufokas la kreivecon de la
tabulluda merkato en Usono.  Estas kelkaj firmaoj kiuj
sukcesis malgraux ili, sed vere malmulte.

Do, mi ecx rekomendas ke oni ne plu ludu Skrablon, sed
pripensu pli interesan ludon ol Skrablo kaj sukcesu
per tiu!  Tamen, krei amuzan ludon ne estas tiom
facile kiom sxajnas...

Bondezirojn,
Chuck

=====
Calgary Esperanto Center
http://www.e-centro.com/
Telefono: 1-403-277-3866

______________________________________________________________________
Post your free ad now! http://personals.yahoo.ca

#49 From: Loren Mitchel <torfyanuyu@...>
Date: Sat Jul 31, 2004 8:43 pm
Subject: mi petas ke cxiu listano legu almenaux la parton inter la steletoj
torfyanuyu
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Karaj,


Mi tre gxojas ke kreskas intereso kaj parolo pri
esperantlingva skrablo ecx vizagx-al-vizagxa.  Tamen tiu
kreskado mem devigos al ni aferojn ne gxenerale facile
antauxvideblajn, jene:

Cxiujn ajn rajtojn al la ludo kaj varnomo "Scrabble" (kaj
ne nur anglalingve) lauxlegxe tenas en Usono kaj Kanado
firmao Hasbro kaj en la cetera mondo firmao Mattel.
Leginte ke Dejv provis acxeti de Hasbro centojn da
senliteraj tegoloj iliaspecaj, mi do rakontetos la kazon
cxe Hasbro, kiun mi pli bone konas, kvankam laux mia scio
Mattel agadas almenaux simile:

Laux usona legxo kaj, se mi ne eraras, simile laux la
kanada, por tenadi tiujn komercajn rajtojn kaj do iel ajn
dauxre profiti de ili, Hasbro devas aserti ilin cxiukaze
kiam ili konscias ke iu komerce ecx iomete uzurpas tiujn
rajtojn almenaux gxis grado kiun mi ne tre fajne konas sed
kiu estas cxiam laux iliaj advokatoj tre malgranda.

Same kiel firmaoj kiuj antauxe tenis tiujn rajtojn, Hasbro
agas cxiam tre konsekvence por protekti ilin.  La
gxenegaron, kiun tio provizas al avidaj sxatantoj kaj
ludantoj de le anglalingva ludo, estas multe pli granda ol
oni divenus.  Tiu "seriozularo" nombras pluraj acxetemaj
miloj nure en Norda Ameriko, kaj ne malbone organizas sin,
sed dum jardekoj malsukcesas konvinki Hasbro-n permesi al
ili multajn aferojn kiuj plibonigus la gxuon de la ludo.
Hodiaux ne trovigxas tempo ecx skizi.

   *  *  *  *  *  *

Ja eblas intertrakti kun Hasbro, tamen farante tion,
neauxskultigxo kaj malsukceso nepre atendas cxiun, kiu
lasas sin sxajni al ili malamika, t.e. ne tute konsentanta
kun ili pri kiaj estas iliaj rajtoj kaj kie kusxas iliaj
interesoj.

Pli ol jardeko da agado pruvas ke ili povus senbedauxre
minaci proceson kontraux ekzemple Argilo se ili decidus ke
estas pli bone ke tiu esperanta ret-skrablejo ne ekzistu.
Ni ekplanu por ke, se ili eventuale konscias pri ni, ni
scipovu helpi ilin decidi ke ekzemple tio ne necesos.

Mi do *petegas* ke neniu el ni provu intertrakti, aux ecx
helpu al Hasbro kaj Mattel pli konscii pri ni, gxis ni
lernas plu kaj, diskutinte inter ni, agadas kune.

   *  *  *  *  *  *

Mia gxisnuna scio pri tio fontas jene:  Mi ludas
anglalingvan skrablon, fojfoje tre avide jam en 1981.  Ne
plu allogas min rekta partopreno en la turnira mondo, sed
mi ankoraux observas gxin kaj cxe loka klubo ludas altlerte
se rustece.  Ekde 1987 mi observas la intertraktadon inter
la ludegemularo kaj Hasbro (kaj antauxa firmao Milton
Bradley), sed multaj konatoj pli bone konas gxin kaj mi
sentas ke mi devus baldaux eklerni plu pro ni, kaj informi
pri io ajn grava kion mi lernos.  Versxajne mi cxi-semajne
lernos nenion, cxar jen cxiuj trovigxas en New Orleans cxe
la t.n. "National (!) Scrabble Championship" - kie oni
skrablas dum kvar tagoj *tridek* fojojn, pripensu nur!

Gxis baldaux -


   Loren







__________________________________
Do you Yahoo!?
Yahoo! Mail - 50x more storage than other providers!
http://promotions.yahoo.com/new_mail

#48 From: Kathy TOY <kathleentoy@...>
Date: Fri Jul 30, 2004 10:39 pm
Subject: Re: Ludu Skrablon per lignaj tegoloj
kathleentoy
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Kiujn tegoletojn oni devas sxangxi de anglalingva Skrablo-ludo al E-o
 
Konservu la jenajn literojn:
 
A - (8 tegoletoj)
D - (3 tegoletoj)
E - (8 tegoletoj)
I - (8 tegoletoj)
L - (4 tegoletoj)
N - (6 tegoletoj)
O - (8 tegoletoj)
R - (6 tegoletoj)
S - (4 tegoletoj)
T - (4 tegoletoj)
U - (4 tegoletoj)
Malplenaj (2 tegoletoj)
 
Sxanxu la restantajn 35 al:
 
B - 4 poentoj (2 tegoletoj)
C - 4 poentoj (1 tegoleto)
CX - 4 poentoj (2 tegoletoj)
F - 3 poentoj (2 tegoletoj)
G - 3 poentoj (2 tegoletoj)
GX - 3 poentoj (2 tegoletoj)
H - 8 poentoj (1 tegoletoj)
HX - 10 poentoj (1 tegoleto)
J - 2 poentoj (3 tegoletoj)
JX - 10 poentoj (1 tegoleto)
K - 2 poentoj (4 tegoletoj)
M - 2 poentoj (4 tegoletoj)
P - 2 poentoj (3 tegoletoj)
S - 1 poento (2 tegoleto)
SX - 4 poentoj (1 tegoleto)
UX - 8 poentoj (1 tegoleto)
V - 3 poentoj (2 tegoletoj)
Z - 5 poentoj (1 tegoletoj)
 
Lunjo



Post your free ad now! Yahoo! Canada Personals

#47 From: dcoffin@...
Date: Fri Jul 30, 2004 6:41 pm
Subject: Re: Ludu Skrablon per lignaj tegoloj
dcoffin_29
Offline Offline
Send Email Send Email
 
> El 100 tegoletoj, oni devas sxangxi nur 35. Mi plenigis
> la malnovajn litertruojn per plasta ligno, sursabligis
> la surfacon, forpurigis la polvon, kaj afisxis travideblajn
> etiketojn kiujn mi presis per mia laserpresilo.

      Mi ofte suferas pro malekvilibra tegolaro.  Vi jxus
provizis solvon.  Se mi bezonos konsonantojn, miaj fingroj
trovos en la sako tegolojn kun glu-etikedoj.  Se mankos al
mi vokaloj, mi elfosos purajn tegolojn.  8-)

      Miaj tegoloj certe dauxros jardekojn, cxar la literoj
estas enbruligitaj.  Eble mi aldonu senkoloran lakon por
protekti ilin kontraux likvajxojn.

      Jen fotoj de mia prototipa tegolaro fine de ludo:

	 http://cybercom.net/~dcoffin/lenab/

      (Ankaux estas fotoj de mia edzigxsoleno 8an junion)

				 Dejv Koffin  30 jul 2004

On Fri, Jul 30, 2004 at 12:53:04PM -0400, Clayton Smith wrote:
> Sal Dejv!
>
> Mi ege sxatus vidi, kiel aspektas via tegolaro.  Cxu vi povus afisxi foton en
via retejo kaj sendi al ni ligilon?
>
> Amike,
> Argilo
>
> ----- Original Message -----
> From: <dcoffin@...>
> To: <skrablo@yahoogroups.com>
> Sent: Thursday, July 29, 2004 18:45
> Subject: [skrablo] Ludu Skrablon per lignaj tegoloj
>
>
> > Saluton Skrablo-ludantoj,
> >
> >      Lastan majon, mi segis, poluris, kaj brulmarkis cent
> > Esperantajn tegolojn laux la sistemo de Duncan Thomson.
> > Mi ludas Skrablon kun mia edzino, kun vizitantoj, kaj cxe
> > E-renkontigxoj.
> >
> >      La Skrabloludo furoris cxe NASK en Vermonto, kaj unu
> > ludanto proponis kvardek dolarojn por mia tegolaro.  Do mi
> > decidis plu fabriki ilin.
> >
> >      Tamen estas multege da laboro -- proksimume dek horoj
> > por cent tegoloj (ne mencii la skrap- kaj brul-vundojn sur
> > miaj fingroj!).  Estus multe malpli, se Hasbro volontus
> > vendi blankajn tegolojn, sed ili rifuzis.
> >
> >      Mi planas kunporti kelkajn tegolarojn al Okemo en
> > oktobro.  Jen mia (provizora) prezolisto:
> >
> > $ 40 -- Mia prototipa tegolaro el malnova rubligno.  Nur
> > unu haveblas.
> > $ 50 -- Nova tegolaro el fresxa, bele polurita blanka pino.
> > $  4 -- Krudaj stangoj suficxaj por 120 tegoloj.  Vi aldone
> > bezonos sablopaperon, akran trancxilon, ligno-
> > bruligilon, kaj liberan tempon.
> >
> >      La tegoloj tauxgas norman tabulon, kiu kostas $10
> > cxe Wal-Mart.
> > Dejv Koffin  7/29/2004
>
>
>
> Por malanigxi al la listo:
> skrablo-unsubscribe@yahoogroups.com
>
>
> Yahoo! Groups Links
>
>
>
>

#46 From: "Clayton Smith" <pi@...>
Date: Fri Jul 30, 2004 4:53 pm
Subject: Re: Ludu Skrablon per lignaj tegoloj
argilo314
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Sal Dejv!

Mi ege sxatus vidi, kiel aspektas via tegolaro.  Cxu vi povus afisxi foton en
via retejo kaj sendi al ni ligilon?

Amike,
Argilo

----- Original Message -----
From: <dcoffin@...>
To: <skrablo@yahoogroups.com>
Sent: Thursday, July 29, 2004 18:45
Subject: [skrablo] Ludu Skrablon per lignaj tegoloj


> Saluton Skrablo-ludantoj,
>
>      Lastan majon, mi segis, poluris, kaj brulmarkis cent
> Esperantajn tegolojn laux la sistemo de Duncan Thomson.
> Mi ludas Skrablon kun mia edzino, kun vizitantoj, kaj cxe
> E-renkontigxoj.
>
>      La Skrabloludo furoris cxe NASK en Vermonto, kaj unu
> ludanto proponis kvardek dolarojn por mia tegolaro.  Do mi
> decidis plu fabriki ilin.
>
>      Tamen estas multege da laboro -- proksimume dek horoj
> por cent tegoloj (ne mencii la skrap- kaj brul-vundojn sur
> miaj fingroj!).  Estus multe malpli, se Hasbro volontus
> vendi blankajn tegolojn, sed ili rifuzis.
>
>      Mi planas kunporti kelkajn tegolarojn al Okemo en
> oktobro.  Jen mia (provizora) prezolisto:
>
> $ 40 -- Mia prototipa tegolaro el malnova rubligno.  Nur
> unu haveblas.
> $ 50 -- Nova tegolaro el fresxa, bele polurita blanka pino.
> $  4 -- Krudaj stangoj suficxaj por 120 tegoloj.  Vi aldone
> bezonos sablopaperon, akran trancxilon, ligno-
> bruligilon, kaj liberan tempon.
>
>      La tegoloj tauxgas norman tabulon, kiu kostas $10
> cxe Wal-Mart.
> Dejv Koffin  7/29/2004

#45 From: Kathy TOY <kathleentoy@...>
Date: Fri Jul 30, 2004 1:10 pm
Subject: Re: Ludu Skrablon per lignaj tegoloj
kathleentoy
Offline Offline
Send Email Send Email
 

Mi ankau faris lignan version de Skrablo sed mi nur sxangxis angla lingvan version. Estas suficxe simpla.
 
El 100 tegoletoj, oni devas sxangxi nur 35. Mi plenigis la malnovajn litertruojn per plasta ligno, sursabligis la surfacon, forpurigis la polvon, kaj afisxis travideblajn etiketojn kiujn mi presis per mia laserpresilo.
 
Ili bone travivis kelkaj ludojn. Postulas malpli ol du horoj fari la sxangxon.
 
Pli poste hodiau mi sendos mesagxon al nia listo priskribante la 35 sxangxojn.
 
Lunjo
Saluton Skrablo-ludantoj,

Lastan majon, mi segis, poluris, kaj brulmarkis cent
Esperantajn tegolojn laux la sistemo de Duncan Thomson.
Mi ludas Skrablon kun mia edzino, kun vizitantoj, kaj cxe
E-renkontigxoj.

La Skrabloludo furoris cxe NASK en Vermonto, kaj unu
ludanto proponis kvardek dolarojn por mia tegolaro. Do mi
decidis plu fabriki ilin.

Tamen estas multege da laboro -- proksimume dek horoj
por cent tegoloj (ne mencii la skrap- kaj brul-vundojn sur
miaj fingroj!). Estus multe malpli, se Hasbro volontus
vendi blankajn tegolojn, sed ili rifuzis.

Mi planas kunporti kelkajn tegolarojn al Okemo en
oktobro. Jen mia (provizora) prezolisto:

$ 40 -- Mia prototipa tegolaro el malnova rubligno. Nur
unu haveblas.
$ 50 -- Nova tegolaro el fresxa, bele polurita blanka pino.
$ 4 -- Krudaj stangoj suficxaj por 120 tegoloj. Vi aldone
bezonos sablopaperon, akran trancxilon, ligno-
bruligilon, kaj liberan tempon.

La tegoloj tauxgas norman tabulon, kiu kostas $10
cxe Wal-Mart.
Dejv Koffin 7/29/2004


------------------------ Yahoo! Groups Sponsor --------------------~-->
Yahoo! Domains - Claim yours for only $14.70
http://us.click.yahoo.com/Z1wmxD/DREIAA/yQLSAA/xkRolB/TM
--------------------------------------------------------------------~->

Por malanigxi al la listo:
skrablo-unsubscribe@yahoogroups.com


Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
http://groups.yahoo.com/group/skrablo/

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
skrablo-unsubscribe@yahoogroups.com

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
http://docs.yahoo.com/info/terms/




Post your free ad now! Yahoo! Canada Personals

#44 From: dcoffin@...
Date: Thu Jul 29, 2004 10:45 pm
Subject: Ludu Skrablon per lignaj tegoloj
dcoffin_29
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Saluton Skrablo-ludantoj,

      Lastan majon, mi segis, poluris, kaj brulmarkis cent
Esperantajn tegolojn laux la sistemo de Duncan Thomson.
Mi ludas Skrablon kun mia edzino, kun vizitantoj, kaj cxe
E-renkontigxoj.

      La Skrabloludo furoris cxe NASK en Vermonto, kaj unu
ludanto proponis kvardek dolarojn por mia tegolaro.  Do mi
decidis plu fabriki ilin.

      Tamen estas multege da laboro -- proksimume dek horoj
por cent tegoloj (ne mencii la skrap- kaj brul-vundojn sur
miaj fingroj!).  Estus multe malpli, se Hasbro volontus
vendi blankajn tegolojn, sed ili rifuzis.

      Mi planas kunporti kelkajn tegolarojn al Okemo en
oktobro.  Jen mia (provizora) prezolisto:

$ 40 -- Mia prototipa tegolaro el malnova rubligno.  Nur
	 unu haveblas.
$ 50 -- Nova tegolaro el fresxa, bele polurita blanka pino.
$  4 -- Krudaj stangoj suficxaj por 120 tegoloj.  Vi aldone
	 bezonos sablopaperon, akran trancxilon, ligno-
	 bruligilon, kaj liberan tempon.

      La tegoloj tauxgas norman tabulon, kiu kostas $10
cxe Wal-Mart.
				 Dejv Koffin  7/29/2004

#43 From: "Sonja Elen Kisa" <sonja@...>
Date: Tue Jul 27, 2004 6:22 pm
Subject: china shako!
marraskuu1978
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Karaj,

Mi pardonpetas, ke chi tiu mesagho ne temas pri skrablo.

Tamen por esperantlingvaj ludemuloj, mi prezentis la regulojn kaj
informojn pri china shako, se vi scivolemas:

http://www.kisa.ca/shako/china.html

Pacon,

Sonja en Kanado

#42 From: "gaw51uk" <gaw51uk@...>
Date: Tue Jun 22, 2004 9:30 am
Subject: Re: Hx vortoj
gaw51uk
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Dankon!

--- In skrablo@yahoogroups.com, "Alejandro MEJIA [jubilo.ca]"
<grupoj@j...> wrote:
> jen kompleta listo, el ReVo...
>
> http://www.uni-leipzig.de/cgi-bin/serchcgi.pl?
vortaro=revo&esprimo=hx&strukt
> uro=kap&nombro=1000
>
>
> --
> Alejandro MEJIA - Meksikurbo
> __________________________________
> Kurso kaj informoj pri Eo en la hispana:
> http://esperanto.jubilo.ca
> Esperanto, Vindozo kaj Unikodo:
> http://ttt.jubilo.ca
>
>
> > -----Original Message-----
> > From: gaw51uk [mailto:gaw51uk@y...]
> > Sent: Lunes, 21 de Junio de 2004 16:30
> > To: skrablo@yahoogroups.com
> > Subject: [skrablo] Hx vortoj
> >
> > Mi kolektas vortoj kun Hx en ilin.  Mi havis : ahx,
> > ahxerontio, alhxemio, bakhxanto, cxehxia, ehxidno, ehxino,
> > ehxinodermo, ehxolalio, jahxto, kahxeksio.
> > Cxu membroj povas doni plie?
> > Dankon
> > Nicko
> >
> >

#41 From: "Alejandro MEJIA [jubilo.ca]" <grupoj@...>
Date: Mon Jun 21, 2004 9:35 pm
Subject: RE: Hx vortoj
gxojo
Offline Offline
Send Email Send Email
 
jen kompleta listo, el ReVo...

http://www.uni-leipzig.de/cgi-bin/serchcgi.pl?vortaro=revo&esprimo=hx&strukt
uro=kap&nombro=1000


--
Alejandro MEJIA - Meksikurbo
__________________________________
Kurso kaj informoj pri Eo en la hispana:
http://esperanto.jubilo.ca
Esperanto, Vindozo kaj Unikodo:
http://ttt.jubilo.ca


> -----Original Message-----
> From: gaw51uk [mailto:gaw51uk@...]
> Sent: Lunes, 21 de Junio de 2004 16:30
> To: skrablo@yahoogroups.com
> Subject: [skrablo] Hx vortoj
>
> Mi kolektas vortoj kun Hx en ilin.  Mi havis : ahx,
> ahxerontio, alhxemio, bakhxanto, cxehxia, ehxidno, ehxino,
> ehxinodermo, ehxolalio, jahxto, kahxeksio.
> Cxu membroj povas doni plie?
> Dankon
> Nicko
>
>

#40 From: "gaw51uk" <gaw51uk@...>
Date: Mon Jun 21, 2004 9:29 pm
Subject: Hx vortoj
gaw51uk
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Mi kolektas vortoj kun Hx en ilin.  Mi havis : ahx, ahxerontio,
alhxemio, bakhxanto, cxehxia, ehxidno, ehxino, ehxinodermo,
ehxolalio, jahxto, kahxeksio.
Cxu membroj povas doni plie?
Dankon
Nicko

#39 From: "Alejandro MEJIA [jubilo.ca]" <grupoj@...>
Date: Thu May 27, 2004 6:59 pm
Subject: Unikodo
gxojo
Offline Offline
Send Email Send Email
 
nun oni povas retbabili en skrablo-retejo unikode.. sed kiam oni metas vorton kun iu cxapelita, la programo donas la poentojn uzante iksojn.. cxu eblus sxangxi tion?
 
--
Alejandro MEJIA - Meksikurbo
__________________________________
Kurso kaj informoj pri Eo en la hispana:
Esperanto, Vindozo kaj Unikodo:

#38 From: Elisabeth Barbay <eliz.barbay@...>
Date: Wed May 5, 2004 10:10 pm
Subject: Re: Kiu volas ludi kun mi ?
eb_futuro
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Le mercredi, 5 mai 2004,  23:37 Europe/Paris, Alejandro MEJIA
[jubilo.ca] a crit :

> Cxu vi uzas iun mesangxilon?
> Se jes, diru al mi (se ni ambaux estas enretigxitaj) kaj ni ludu!
>
> --
> Alejandro Meja Greene
> ----------------------------------------------------
> Yahoo!: olibuj // MSN: msn(a)jubilo.ca
> ICQ: 171920997 // AOL: olibuj
>
Saluton Alejandro,

Dankon pro la propono, sed morgau' mi devos ellitighi frue.
Mia filo ofte uzas MSN mesanger, sed li neniam klarigis al mi kiel uzi
ghin.

Mi rekontaktos vin kiam mi estos libera por ludi.
Bonan nokton.

Europanino

#37 From: "Alejandro MEJIA [jubilo.ca]" <grupoj@...>
Date: Wed May 5, 2004 9:37 pm
Subject: RE: Kiu volas ludi kun mi ?
gxojo
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Cxu vi uzas iun mesangxilon?
Se jes, diru al mi (se ni ambaux estas enretigxitaj) kaj ni ludu!

--
Alejandro Meja Greene
----------------------------------------------------
Yahoo!: olibuj // MSN: msn(a)jubilo.ca
ICQ: 171920997 // AOL: olibuj


> -----Original Message-----
> From: Elisabeth Barbay [mailto:eliz.barbay@...]
> Sent: Mircoles, 05 de Mayo de 2004 16:27
> To: skrablo@yahoogroups.com
> Subject: [skrablo] Kiu volas ludi kun mi ?
>
> Mi estas vesperemulino kiu chiam vizitas la ludejon kiam
> neniu cheestas.
> Mia kashnomo estas: Europanino.
> Mi havis okazon ludi unufoje, kun Silvano, kaj de tiam,
> shajnas ke, krom manko de ludanto, la ludo ne bone funkcias.
> Chu vi havas sugestojn, proponojn, klarigojn ?
>
> Ghis baldau', che la skrablo ludo

#36 From: Elisabeth Barbay <eliz.barbay@...>
Date: Wed May 5, 2004 9:27 pm
Subject: Kiu volas ludi kun mi ?
eb_futuro
Offline Offline
Send Email Send Email
 
Mi estas vesperemulino kiu chiam vizitas la ludejon kiam neniu cheestas.
Mia kashnomo estas: Europanino.
Mi havis okazon ludi unufoje, kun Silvano, kaj de tiam, shajnas ke,
krom manko de ludanto, la ludo ne bone funkcias.
Chu vi havas sugestojn, proponojn, klarigojn ?

Ghis baldau', che la skrablo ludo

Messages 36 - 71 of 71   Newest  |  < Newer  |  Older >  |  Oldest
Advanced
Add to My Yahoo!      XML What's This?

Copyright 2009 Yahoo! Inc. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines - Help