Karaj skrablo-amantoj:
Kiel vi versxajne rimarkis, mi ne faris grandajn plibonigojn al mia
skrablo-ludejo (http://skrablo.ikso.net/) depost novembro 2005. Nun
mi ekvolas reveni al la ludo por igi gxin pli facile uzebla kaj pli
populara. Do mi volas demandi al vi, la uzantoj de la ludo, kiel mi
plej bone faru tion.
Cxu estas iuj plibonigoj, kiujn vi jam delonge atendas (ekz.
rangolisto de la ludantoj, pli detalaj informoj pri okazintaj ludoj,
eblo restartigi interrompitan ludon, eblo vidi eniron de aliaj
personoj dum ludado)?
Cxu vi havas ideojn pri tio, kiel faciligi trovadon de ludpartneroj
(ekz. per integrigxo kun aliaj retejoj aux teknologioj, aux per
reklamataj renkontigx-horoj)?
Cxu la nuna formato de la ludo (Java-apleto) plu tauxgas, aux cxu mi
reprogramu gxin, ekzemple per Flash aux AJAX?
Cxu vi havas aliajn ideojn?
Mi tre sxatus auxdi de vi cxiuj! Cxiuj komentoj kaj kritikoj estas
bonvenaj.
Amike,
Argilo