--- En skrablo@yahoogroups.com, Maryse Mongeau <rasym7@y...> skribis:
>
> Komputilo devus almenaux malakcepti kiam oni ludas ion kio ne
> estas vorto. ;-)
Jes ja. Kaj ankaux estus bone se, ludante kontraux komputilo, oni
povus ekscii pri alveno de aliaj (homaj) ludantoj. Kutime kiam mi
eniras la skrablejon mi trovas aux (a) neniun, aux (b) kelkajn homojn,
cxiu ludante kun komputilo!
Kaj jen dilemo. Kiam mi estas tutsola en la skrablejo, kion faru?
Ofte estas agrable ludi kontraux la komputilo, sed samtempe, estas ecx
pli agrable ludi kontraux homo -- kaj se mi elektos komputilon, eble
mi maltrafos homon dum mi ludas...
Tion dirite, multajn dankojn por tia bona retludejo!