Search the web
Sign In
New User? Sign Up
skrablo
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
Message search is now enhanced, find messages faster. Take it for a spin.

Best of Y! Groups

   Check them out and nominate your group.
Having problems with message search? Fill out this form to ensure your group is one of the first to be migrated to the new message search system.

Messages

  Messages Help
Advanced
Klasika komputila ludo nun en Esperanto!   Message List  
Reply | Forward Message #59 of 71 |
MANIAC MANSION DELUXE - EN ESPERANTO

:.: Klasika komputila ludo nun disponebla en Esperanto

Antaux iom pli ol 15 jaroj, estis lancxita la ludo
Maniac Mansion ("freneza domo"), kiu popularigis novan
ludstilon kaj arigis legion da fanoj cxirkaux la
mondo. Pasintjare, internacia volontula skipo
relancxis la ludon, nun kun pli ellaborita grafiko kaj
rulebla en modernaj komputiloj, "Maniac Mansion
Deluxe". Intertempe, pli ol 400.000 personoj jam
elsxutis la novan version (senpagan), kaj kiu estas
ade tradukata en novajn lingvojn: nun, gxi estas
disponebla ankaux en Esperanto!

En MM, la ludanto interagas kun roluloj kaj objektoj,
kadre de pluraj malgrandaj sinsekvaj enigmoj, kiuj
devas esti kohere solvitaj cele al la fina tasko: savi
la koramikinon de la cxefa rolulo, enkarcerigitan de
freneza sciencisto. Oni gvidas skipon de tri studentoj
tra lia domego, interagante per komandoj ("prenu",
"malfermu", "fermu", "pusxu", ktp) kaj dialogoj, kiuj
donas indikojn pri la solvo de la enigmoj. Vi eltrovos
ke cxiu el la sep elekteblaj junuloj havas specialajn
lertojn, talentojn kaj malfortojn, kaj cxiu el la
frenezaj logxantoj de la domo havas celojn kaj
dezirojn kiuj povos helpi aux bloki vian skipon,
depende de kiel vi rilatas al ili. La historio - kaj
via alirmaniero por plenumi la celon - estos malsamaj
laux la knaboj kiujn vi elektas kaj kiel vi interagas
kun la personoj kaj ajxoj en la domego... Longaj horoj
da alloga cerbumado atendas vin! ;-)

Pro la ampleksa teksta interagado sur grafika
interfaco, la ludo estas placxa rimedo por praktiki
lingvajn talentojn. Gxi estas bona amuzajxo kaj por
progresintoj, kaj por progresantoj; la grafika
interagado ebligas ke ecx komencantoj gxuu la ludon,
samtempe cxerpante suficxe ampleksan vortprovizon.

======================================
# ELSXUTO

La pagxaro de la skipo, "LucasFan Games", trovigxas
cxe:

http://people.freenet.de/lucasfangames/maniac/index_eng.htm
Iru al "Our Games", kaj poste elektu "Download" sub
"Maniac Mansion Deluxe".

Alternativa vojo por elsxuto de la ludo:
http://www.filefront.com/?filepath=/Adventureserver/fanadventures/mmd14setup.exe

> Se vi eventuale ricevas la ligilojn fusxitaj: ili
ankaux estas troveblaj cxe mia blogejo/fotejo, krom
kelkaj ekranfotoj de la ludo:
http://jimes.multiply.com

---
# INSTALADO

La ludo estas instalebla sub Vindozo (pri rulado sub
Linukso vidu pli malsupre). Post elsxuto, suficxas
ruli la dosieron kaj elekti la instaldosierujon. Por
lancxi la ludon, fine musklaku sur la ikonon kreitan.

---
# AGORDOJ

Post la ekrulo, malfermigxas menuo. Elektu unue
"Readme", kaj legu pri la klavaraj komandoj (klaku sur
la flageto por Esperanta versio). Sekve, klaku sur
"Configuration". Elektu "Esperanto translation" cxe
"Game Language", kaj fine klaku sur "Save and run".
Bonan ludadon! ;-)

---
# LINUKSO

Por indikoj kiel ruli la ludon sub Linukso,
anglalingve, kontrolu: http://drevil.warpcore.org/ags/
Maniac Mansion Deluxe estis kreita uzante la programon
"Adventure Game Studio", kaj estas necese instali
linuksan version de ties motoro. Mi ne scias cxu la
ludo funkcias per Wine.

======================================
Laste: la skipestro de la projekto "Maniac Mansion
Deluxe", la germano Sascha Borisow (kasxnomo
"LucasFan"), estis tre malferma kaj helpema pri la
esperantigo de la ludo (ekzemple cxe la strebo por la
subteno de la supersignoj). Gratulleterojn (prefere
germane aux angle) se eble sendu al li cxe:

MMDeluxe [cxe] gmx.net
======================================

Bonan ludadon!

Jimes Vasco Milanez
Brazilo
> Kontakto:
jimesvm [cxe] gmail.com
--
ps: bonvolu diskonigi al viaj konatoj! Tiu cxi teksto
povas esti libere republikigita elektronike aux
papere, kondicxe ke estu citata la auxtoro.






____________________________________________________
Yahoo! Mail, cada vez melhor: agora com 1GB de espaço grátis!
http://mail.yahoo.com.br



Fri Jun 3, 2005 2:53 pm

jimesvm
Offline Offline
Send Email Send Email

Forward
Message #59 of 71 |
Expand Messages Author Sort by Date

MANIAC MANSION DELUXE - EN ESPERANTO ... Antaux iom pli ol 15 jaroj, estis lancxita la ludo Maniac Mansion ("freneza domo"), kiu popularigis novan ludstilon...
Jimes Vasco Milanez
jimesvm
Offline Send Email
Jun 3, 2005
2:53 pm
Advanced

Copyright © 2009 Yahoo! Inc. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines - Help