Sal Jimes!
Certe mi memoras vin! Vi ecx trovigxas en miaj ICQ- kaj MSN-listoj, do mi
esperas ke ni povos iam konversacii tiel.
Nun ne ekzistas maniero por sxangxi pasvorton, sed mi ja planas fari kelkajn
plibonigojn baldaux, do mi aldonos tion al la listo. Intertempe mi povas
permane sxangxi vian pasvorton. Simple sendu retposxtajxon al mi (pi cxe
argilo punkto net).
La alian problemon pri pasvortoj mi ankaux korektos. Cetere mi pensas, ke
mi ecx sukcesos korekti la problemon pri saltfenestroj. Foliumiloj kutime
permesas aperigon de saltfenestro post klako al butono, sed la nuna
saltfenestro rezultas ne el butonklako sed el sxargo de pagxo. Tion mi
korektos samtempe kiel cxio alia.
Amike,
Argilo
P.S. Mi esperas ke ni iam povos kunludi!
-----Original Message-----
From: skrablo@yahoogroups.com [mailto:skrablo@yahoogroups.com] On Behalf Of
Jimes Vasco Milanez
Sent: Tuesday, April 19, 2005 14:13
To: skrablo@yahoogroups.com
Subject: [skrablo] kiel mi sxangxas mian pasvorton por skrablo?
Saluton Argilo!
cxu oni povas sxangxi la pasvorton uzatan por ensaluti cxe skrablo?
mi krome konstatis, ke gxi (la pasvorto) estas montrata malkasxe en la
adresolinio, se oni elektas malfermi gxin en la sama fenestro (kio okazas,
ekzemple, se oni blokis la saltfenestrojn). Laux la kunteksto, tio povas
esti problemo (ekzemple, se oni estas kun alia(j)
esperantisto(j) cxirkauxe... :-) ).
antauxdankon
Jimes
(frato de Molina; cxu vi memoras nin?)
Brazilo