Je Diman?o 31 Oktobro 2004 19:21, mfmdias skribis:
> Saluton! Mia nomo estas Fernanda.Mi logxas en la Castanheira do
> Ribatejo.
- Saluton Fernanda,
do evidente en Brazilo vi logxas, landego kiun mi vizitis okaze de
la UK en
Fortaleza, pasante tri monatojn tie (en Rio, en Salvadoro,
Fortalezo, Manao
kaj refoje Salvadoro. Vian urbon mi bedauxrinde ne konas (sed gxi
sonas
bele).
> Mi estas lerni Esperanto malpli tempo kaj mi sxatus scius pli
> cxirka?? Esperanto.
- Do, vi lernas Esperanton nur mallongan tempon - gratulon! Mi
deziras al vi
multan plezuron per la lingva progresado, kaj per la kultura
ricxigxo kiun
provizos al vi la Esperanta mondkulturo. Por scii pli pri nia
lingvo, estus
bone viziti kelkajn teksejojn (retpagxojn), ekzemple iru al tiuj de
Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
Vi trovos la retadresojn sercxante ekzemple per Google (pardonu, mi
ne
disponas en la momento pri la adresoj, kaj en la momento mi ne havas
retaliron por trovi ilin mem).
Mi mem estas cxefredaktisto de la Esperanta versio de la DIPLOMATIA
MONDO - Le
Monde diplomatique en Esperanto, kiun vi trovas cxe
http://eo.mondediplo.com
Tio estas interesaj tekstoj de politika analizo pri temoj cxie en la
mondo,
ankaux pri Brazilo. Vi povas enigi sercxvorton, ekzemple "Brazilo"
en la
sercxokampon, kaj vi vidos cxiujn artikolojn kiuj temas pri Brazilo.
Mi logxas somere en Francio kaj vintre en Kubo (somere, vintre, la?
la norda
hemisfero, do inverse al viaj sezonoj).
Okaze rakontu iom pri kion vi faras (cxu laboras?) en la cxiutaga
vivo.
Amike salutas vin
Vilhelmo.
--
Vilhelmo Lutermano
http://eo.mondediplo.com
---
Esperanto - Linukso de la lingvoj;
Linukso - Esperanto de la komputiloj.
-vl.