Loren,
Hasbro respondis, ke gxi ne vendas blankajn tegolojn,
do mi ne plu molestos ilin, kvankam mi bezonas pli ol tri
minutojn por trancxi kaj poluri _unu_ blankan tegolon.
Vi pravas pri kopirajto, do mi ne vendos Skrablo-
ludilon. Mi vendos nur lignajn tegolojn kun literoj kaj
proponitaj valoroj. Ili utilos por diversaj vortludoj,
ekzemple Anagramoj.
Dejv Koffin 31 jul 2004
On Sat, Jul 31, 2004 at 01:43:48PM -0700, Loren Mitchel wrote:
> Karaj,
>
>
> Mi tre gxojas ke kreskas intereso kaj parolo pri
> esperantlingva skrablo ecx vizagx-al-vizagxa. Tamen tiu
> kreskado mem devigos al ni aferojn ne gxenerale facile
> antauxvideblajn, jene:
>
> Cxiujn ajn rajtojn al la ludo kaj varnomo "Scrabble" (kaj
> ne nur anglalingve) lauxlegxe tenas en Usono kaj Kanado
> firmao Hasbro kaj en la cetera mondo firmao Mattel.
> Leginte ke Dejv provis acxeti de Hasbro centojn da
> senliteraj tegoloj iliaspecaj, mi do rakontetos la kazon
> cxe Hasbro, kiun mi pli bone konas, kvankam laux mia scio
> Mattel agadas almenaux simile:
>
> Laux usona legxo kaj, se mi ne eraras, simile laux la
> kanada, por tenadi tiujn komercajn rajtojn kaj do iel ajn
> dauxre profiti de ili, Hasbro devas aserti ilin cxiukaze
> kiam ili konscias ke iu komerce ecx iomete uzurpas tiujn
> rajtojn almenaux gxis grado kiun mi ne tre fajne konas sed
> kiu estas cxiam laux iliaj advokatoj tre malgranda.
>
> Same kiel firmaoj kiuj antauxe tenis tiujn rajtojn, Hasbro
> agas cxiam tre konsekvence por protekti ilin. La
> gxenegaron, kiun tio provizas al avidaj sxatantoj kaj
> ludantoj de le anglalingva ludo, estas multe pli granda ol
> oni divenus. Tiu "seriozularo" nombras pluraj acxetemaj
> miloj nure en Norda Ameriko, kaj ne malbone organizas sin,
> sed dum jardekoj malsukcesas konvinki Hasbro-n permesi al
> ili multajn aferojn kiuj plibonigus la gxuon de la ludo.
> Hodiaux ne trovigxas tempo ecx skizi.
>
> * * * * * *
>
> Ja eblas intertrakti kun Hasbro, tamen farante tion,
> neauxskultigxo kaj malsukceso nepre atendas cxiun, kiu
> lasas sin sxajni al ili malamika, t.e. ne tute konsentanta
> kun ili pri kiaj estas iliaj rajtoj kaj kie kusxas iliaj
> interesoj.
>
> Pli ol jardeko da agado pruvas ke ili povus senbedauxre
> minaci proceson kontraux ekzemple Argilo se ili decidus ke
> estas pli bone ke tiu esperanta ret-skrablejo ne ekzistu.
> Ni ekplanu por ke, se ili eventuale konscias pri ni, ni
> scipovu helpi ilin decidi ke ekzemple tio ne necesos.
>
> Mi do *petegas* ke neniu el ni provu intertrakti, aux ecx
> helpu al Hasbro kaj Mattel pli konscii pri ni, gxis ni
> lernas plu kaj, diskutinte inter ni, agadas kune.
>
> * * * * * *
>
> Mia gxisnuna scio pri tio fontas jene: Mi ludas
> anglalingvan skrablon, fojfoje tre avide jam en 1981. Ne
> plu allogas min rekta partopreno en la turnira mondo, sed
> mi ankoraux observas gxin kaj cxe loka klubo ludas altlerte
> se rustece. Ekde 1987 mi observas la intertraktadon inter
> la ludegemularo kaj Hasbro (kaj antauxa firmao Milton
> Bradley), sed multaj konatoj pli bone konas gxin kaj mi
> sentas ke mi devus baldaux eklerni plu pro ni, kaj informi
> pri io ajn grava kion mi lernos. Versxajne mi cxi-semajne
> lernos nenion, cxar jen cxiuj trovigxas en New Orleans cxe
> la t.n. "National (!) Scrabble Championship" - kie oni
> skrablas dum kvar tagoj *tridek* fojojn, pripensu nur!
>
> Gxis baldaux -
>
>
> Loren
>
>
>
>
>
>
>
> __________________________________
> Do you Yahoo!?
> Yahoo! Mail - 50x more storage than other providers!
> http://promotions.yahoo.com/new_mail
>
>
>
> Por malanigxi al la listo:
> skrablo-unsubscribe@yahoogroups.com
>
>
> Yahoo! Groups Links
>
>
>
>