Saluton Loren,
Sxajnas ke vi suficxe bone konas Hasbron. ;-) Mi iam
laboris por la tabulluda fako de about.com kie mi
devis eldoni unu artikolon pri tabulludoj cxiun duan
semajnon. Mi petis al Hasbro la rajton uzi iliajn
grafikajxojn por disvastigi *iliajn varojn* kaj ili ne
permesis tion! Post tiam kaj ilia konsekvenca
acxetadacxo de cxiu usona tabulluda firmao kiu iom
sukcesis, mi sukcesis cxiel bojkoti ilin kaj mi
disvastigas mian malamon al tiu firmao cxiam kiam mi
havas eblon. Ili efektive sufokas la kreivecon de la
tabulluda merkato en Usono. Estas kelkaj firmaoj kiuj
sukcesis malgraux ili, sed vere malmulte.
Do, mi ecx rekomendas ke oni ne plu ludu Skrablon, sed
pripensu pli interesan ludon ol Skrablo kaj sukcesu
per tiu! Tamen, krei amuzan ludon ne estas tiom
facile kiom sxajnas...
Bondezirojn,
Chuck
=====
Calgary Esperanto Center
http://www.e-centro.com/
Telefono: 1-403-277-3866
______________________________________________________________________
Post your free ad now! http://personals.yahoo.ca