Search the web
Sign In
New User? Sign Up
skrablo
? Already a member? Sign in to Yahoo!

Yahoo! Groups Tips

Did you know...
Show off your group to the world. Share a photo of your group with us.

Best of Y! Groups

   Check them out and nominate your group.
Having problems with message search? Fill out this form to ensure your group is one of the first to be migrated to the new message search system.

Messages

  Messages Help
Advanced
mi petas ke cxiu listano legu almenaux la parton inter la steletoj   Message List  
Reply | Forward Message #49 of 71 |
Karaj,


Mi tre gxojas ke kreskas intereso kaj parolo pri
esperantlingva skrablo ecx vizagx-al-vizagxa. Tamen tiu
kreskado mem devigos al ni aferojn ne gxenerale facile
antauxvideblajn, jene:

Cxiujn ajn rajtojn al la ludo kaj varnomo "Scrabble" (kaj
ne nur anglalingve) lauxlegxe tenas en Usono kaj Kanado
firmao Hasbro kaj en la cetera mondo firmao Mattel.
Leginte ke Dejv provis acxeti de Hasbro centojn da
senliteraj tegoloj iliaspecaj, mi do rakontetos la kazon
cxe Hasbro, kiun mi pli bone konas, kvankam laux mia scio
Mattel agadas almenaux simile:

Laux usona legxo kaj, se mi ne eraras, simile laux la
kanada, por tenadi tiujn komercajn rajtojn kaj do iel ajn
dauxre profiti de ili, Hasbro devas aserti ilin cxiukaze
kiam ili konscias ke iu komerce ecx iomete uzurpas tiujn
rajtojn almenaux gxis grado kiun mi ne tre fajne konas sed
kiu estas cxiam laux iliaj advokatoj tre malgranda.

Same kiel firmaoj kiuj antauxe tenis tiujn rajtojn, Hasbro
agas cxiam tre konsekvence por protekti ilin. La
gxenegaron, kiun tio provizas al avidaj sxatantoj kaj
ludantoj de le anglalingva ludo, estas multe pli granda ol
oni divenus. Tiu "seriozularo" nombras pluraj acxetemaj
miloj nure en Norda Ameriko, kaj ne malbone organizas sin,
sed dum jardekoj malsukcesas konvinki Hasbro-n permesi al
ili multajn aferojn kiuj plibonigus la gxuon de la ludo.
Hodiaux ne trovigxas tempo ecx skizi.

* * * * * *

Ja eblas intertrakti kun Hasbro, tamen farante tion,
neauxskultigxo kaj malsukceso nepre atendas cxiun, kiu
lasas sin sxajni al ili malamika, t.e. ne tute konsentanta
kun ili pri kiaj estas iliaj rajtoj kaj kie kusxas iliaj
interesoj.

Pli ol jardeko da agado pruvas ke ili povus senbedauxre
minaci proceson kontraux ekzemple Argilo se ili decidus ke
estas pli bone ke tiu esperanta ret-skrablejo ne ekzistu.
Ni ekplanu por ke, se ili eventuale konscias pri ni, ni
scipovu helpi ilin decidi ke ekzemple tio ne necesos.

Mi do *petegas* ke neniu el ni provu intertrakti, aux ecx
helpu al Hasbro kaj Mattel pli konscii pri ni, gxis ni
lernas plu kaj, diskutinte inter ni, agadas kune.

* * * * * *

Mia gxisnuna scio pri tio fontas jene: Mi ludas
anglalingvan skrablon, fojfoje tre avide jam en 1981. Ne
plu allogas min rekta partopreno en la turnira mondo, sed
mi ankoraux observas gxin kaj cxe loka klubo ludas altlerte
se rustece. Ekde 1987 mi observas la intertraktadon inter
la ludegemularo kaj Hasbro (kaj antauxa firmao Milton
Bradley), sed multaj konatoj pli bone konas gxin kaj mi
sentas ke mi devus baldaux eklerni plu pro ni, kaj informi
pri io ajn grava kion mi lernos. Versxajne mi cxi-semajne
lernos nenion, cxar jen cxiuj trovigxas en New Orleans cxe
la t.n. "National (!) Scrabble Championship" - kie oni
skrablas dum kvar tagoj *tridek* fojojn, pripensu nur!

Gxis baldaux -


Loren







__________________________________
Do you Yahoo!?
Yahoo! Mail - 50x more storage than other providers!
http://promotions.yahoo.com/new_mail



Sat Jul 31, 2004 8:43 pm

torfyanuyu
Offline Offline
Send Email Send Email

Forward
Message #49 of 71 |
Expand Messages Author Sort by Date

Karaj, Mi tre gxojas ke kreskas intereso kaj parolo pri esperantlingva skrablo ecx vizagx-al-vizagxa. Tamen tiu kreskado mem devigos al ni aferojn ne...
Loren Mitchel
torfyanuyu
Offline Send Email
Jul 31, 2004
8:43 pm

Loren, Hasbro respondis, ke gxi ne vendas blankajn tegolojn, do mi ne plu molestos ilin, kvankam mi bezonas pli ol tri minutojn por trancxi kaj poluri _unu_...
dcoffin@...
dcoffin_29
Offline Send Email
Aug 1, 2004
5:18 pm

saluton al cxiuj ... Ha, mi gxojas ke tiu renkonto okazis tiel simple. Vi ne donis al mi bonan kialon por tiel nervozigxi pri niaj komunaj rilatoj kun...
Loren Mitchel
torfyanuyu
Offline Send Email
Aug 6, 2004
8:08 pm
Advanced

Copyright © 2009 Yahoo! Inc. All rights reserved.
Privacy Policy - Terms of Service - Guidelines - Help