> El 100 tegoletoj, oni devas sxangxi nur 35. Mi plenigis
> la malnovajn litertruojn per plasta ligno, sursabligis
> la surfacon, forpurigis la polvon, kaj afisxis travideblajn
> etiketojn kiujn mi presis per mia laserpresilo.
Mi ofte suferas pro malekvilibra tegolaro. Vi jxus
provizis solvon. Se mi bezonos konsonantojn, miaj fingroj
trovos en la sako tegolojn kun glu-etikedoj. Se mankos al
mi vokaloj, mi elfosos purajn tegolojn. 8-)
Miaj tegoloj certe dauxros jardekojn, cxar la literoj
estas enbruligitaj. Eble mi aldonu senkoloran lakon por
protekti ilin kontraux likvajxojn.
Jen fotoj de mia prototipa tegolaro fine de ludo:
http://cybercom.net/~dcoffin/lenab/
(Ankaux estas fotoj de mia edzigxsoleno 8an junion)
Dejv Koffin 30 jul 2004
On Fri, Jul 30, 2004 at 12:53:04PM -0400, Clayton Smith wrote:
> Sal Dejv!
>
> Mi ege sxatus vidi, kiel aspektas via tegolaro. Cxu vi povus afisxi foton en
via retejo kaj sendi al ni ligilon?
>
> Amike,
> Argilo
>
> ----- Original Message -----
> From: <dcoffin@...>
> To: <skrablo@yahoogroups.com>
> Sent: Thursday, July 29, 2004 18:45
> Subject: [skrablo] Ludu Skrablon per lignaj tegoloj
>
>
> > Saluton Skrablo-ludantoj,
> >
> > Lastan majon, mi segis, poluris, kaj brulmarkis cent
> > Esperantajn tegolojn laux la sistemo de Duncan Thomson.
> > Mi ludas Skrablon kun mia edzino, kun vizitantoj, kaj cxe
> > E-renkontigxoj.
> >
> > La Skrabloludo furoris cxe NASK en Vermonto, kaj unu
> > ludanto proponis kvardek dolarojn por mia tegolaro. Do mi
> > decidis plu fabriki ilin.
> >
> > Tamen estas multege da laboro -- proksimume dek horoj
> > por cent tegoloj (ne mencii la skrap- kaj brul-vundojn sur
> > miaj fingroj!). Estus multe malpli, se Hasbro volontus
> > vendi blankajn tegolojn, sed ili rifuzis.
> >
> > Mi planas kunporti kelkajn tegolarojn al Okemo en
> > oktobro. Jen mia (provizora) prezolisto:
> >
> > $ 40 -- Mia prototipa tegolaro el malnova rubligno. Nur
> > unu haveblas.
> > $ 50 -- Nova tegolaro el fresxa, bele polurita blanka pino.
> > $ 4 -- Krudaj stangoj suficxaj por 120 tegoloj. Vi aldone
> > bezonos sablopaperon, akran trancxilon, ligno-
> > bruligilon, kaj liberan tempon.
> >
> > La tegoloj tauxgas norman tabulon, kiu kostas $10
> > cxe Wal-Mart.
> > Dejv Koffin 7/29/2004
>
>
>
> Por malanigxi al la listo:
> skrablo-unsubscribe@yahoogroups.com
>
>
> Yahoo! Groups Links
>
>
>
>