Saluton Skrablo-ludantoj,
Lastan majon, mi segis, poluris, kaj brulmarkis cent
Esperantajn tegolojn laux la sistemo de Duncan Thomson.
Mi ludas Skrablon kun mia edzino, kun vizitantoj, kaj cxe
E-renkontigxoj.
La Skrabloludo furoris cxe NASK en Vermonto, kaj unu
ludanto proponis kvardek dolarojn por mia tegolaro. Do mi
decidis plu fabriki ilin.
Tamen estas multege da laboro -- proksimume dek horoj
por cent tegoloj (ne mencii la skrap- kaj brul-vundojn sur
miaj fingroj!). Estus multe malpli, se Hasbro volontus
vendi blankajn tegolojn, sed ili rifuzis.
Mi planas kunporti kelkajn tegolarojn al Okemo en
oktobro. Jen mia (provizora) prezolisto:
$ 40 -- Mia prototipa tegolaro el malnova rubligno. Nur
unu haveblas.
$ 50 -- Nova tegolaro el fresxa, bele polurita blanka pino.
$ 4 -- Krudaj stangoj suficxaj por 120 tegoloj. Vi aldone
bezonos sablopaperon, akran trancxilon, ligno-
bruligilon, kaj liberan tempon.
La tegoloj tauxgas norman tabulon, kiu kostas $10
cxe Wal-Mart.
Dejv Koffin 7/29/2004